peoplepill id: jozsef-lenhossek
JL
Hungary
1 views today
1 views this week
József Lenhossék
Anthropologist, anatomist, histologist

József Lenhossék

The basics

Quick Facts

Intro
Anthropologist, anatomist, histologist
Gender
Male
Place of birth
Buda
Place of death
Budapest, Central Hungary, Hungary
Age
70 years
Family
Father:
Mihály Ignác Lenhossék
Children:
Mihály Lenhossék
József Lenhossék
The details (from wikipedia)

Biography

József Lenhossék [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lenhossék József estis hungara kuracisto, anatomo, kirurgo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1873). Lia patro estis Mihály Ignác Lenhossék, lia filo estis kuracisto Mihály Lenhossék, lia nepo estis Nobel-premiito Albert Szent-Györgyi.

József Lenhossék [1] naskiĝis la 20-an de marto 1818 en Buda. Li mortis la 2-an de decembro 1888 en Budapeŝto.

Biografio

József Lenhossék apartenis al la germana minoritato. Li frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo, poste en Vác, kie li lernis hungare. Li lernis en universitato de Pest (urbo) ekde 1833. Li doktoriĝis kiel akuŝisto kaj okulkuracisto en 1841, sed poste li plulernis en universitato de Vieno. Li ricevis diplomon ankaŭ pri kirurgio. Li parte surdiĝis, tial li ne kuracadis, sed esploris. En 1842 li ekinstruis en universitato de Pest, kiun li interrompis por esplori en Vieno. En 1854 li instruis en Universitato Kolozsvár, poste li studvojaĝis al Germanio, Anglio kaj Francio. En 1859 li revenis al Pest por instrui, kie li baldaŭe iĝis rektoro. En 1871 li ricevis la titolon reĝa konsilanto. En Hungario li pionere faris esplorojn helpe de mikroskopo, krome li ofte okupiĝis pri kranioj. Li ricevis premion en 1878, sed li ricevis ankaŭ francan, portugalan, hispanan, italan, svedan, germanan turkan premiojn.

Verkaro (elekto)

  • Dissertatio inauguralis anatomico-physica de iride (1841)
  • Über den feineren Bau der gesammten Medulla Spinalis (1854)
  • A Santorini viszeres fonatai férfiúnál (1868)
  • Az emberi koponyaisme: Cranioscopia (1875)
  • Adatok a gerinczagyi duczok ismeretéhez, a békán tett vizsgálatok alapján (1885)

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
József Lenhossék is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
József Lenhossék
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes