József Gyulai
Quick Facts
Biography
József Gyulai [jOĵef djulai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gyulai József estas hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995), membro de Academia Europaea (2016).
József Gyulai [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1933 en Hódmezővásárhely.
Biografio
József Gyulai frekventis universitaton en Szeged inter 1951-1955, poste li ekinstruis en sia naskiĝurbo. Post unu jaro li ricevis postenojn en la universitato kaj en fizika esplorinstituto. En 1970 li jam laboris en Budapeŝto en fizika esplorinstituto de MTA. En 1993 li fondis kaj gvidis teknologian instituton. En 1994 li ekinstruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, kie li baldaŭ estis katedrestro. Li estis gastoprofesoro en Usono kaj Japanio. Li okupiĝas precipe pri duonkonduktaĵoj.Li ricevis 5 premiojn inter 1984-2004.
Verkaro (elekto)
- Nukleáris analitikai módszerek (1985)
- The Need for Materials in the Early Twothousands (2000)
- Bonyolultság az elektronikában és a nanoelektronikában (2003)