peoplepill id: jozefo-horvath
JH
Hungary
2 views today
4 views this week
József Horváth
Hungarian Esperantist

József Horváth

The basics

Quick Facts

Intro
Hungarian Esperantist
A.K.A.
Giuseppe Croatini, József Horvát
Work field
Gender
Male
Place of birth
Győr, Hungary
Age
74 years
Education
University of Debrecen,
(-1975)
The details (from wikipedia)

Biography

Horváth József, esperantigite Jozefo HORVATH (naskiĝis la 20-an de julio 1949 en Győr) estas hungara esperantisto, instruisto kaj vortaristo de Esperanto. Kiel plumnomon aŭ italan nomversion li uzas ankaŭ la nomformon Giuseppe Croatini.

Vivo

Horváth studis inter 1970-1975 en la Universitato Lajos Kossuth germanan kaj rusan filologiojn, 1983-1985 interlingvistikon kaj esperantologion en la Scienca Universitato Loránd Eötvös.

Li edziĝis en 1975 al Anikó Horváth, bibliotekistino, same esperantisto. La familio Horváth praktikas denaskismon, Rolando kaj Katinjo HORVÁTH estis edukataj en Esperanto kaj la lingvo hungara, dekomence.

Beletraj tradukoj

Horvath profesie tradukas fakajn, priteĥnikajn tekstojn kaj beletron, precipe el la lingvoj hungara, germana, rusa kaj itala. Li tradukis interalie verkojn de Mór Jókai, Kálmán Mikszáth, András Sütő (elektronike eldonitaj de Inko). Li estas tradukinta la fabelromanon de la italo Carlo Collodi. Aperinta kun la Esperanta titolo La aventuroj de Pinokjo (eldono FEL, Belgio), tiu fabelromano fariĝis Infanlibro de la jaro 2004.

Pliaj tradukoj:

  • Fabloj kaj aforismoj de János Dorosmai,
  • Fortreso de Gyula Hernádi,
  • Kvinminutaj noveloj de István Örkény,
  • Kohlhaas de Heinrich von Kleist (ISBN 978-159-569-356-3)
  • Eduku geniulon! de László Polgár (ISBN 963 86531 0 8)
  • Az eszperantó fundamentuma (Fundamento de Esperanto) de L.L. Zamenhof
  • Eszperantó - az egyház új latinja? (Esperanto - la nova latino de la eklezio) de Ulrich Matthias (ISBN 978-963-571-473-5)
  • Steloj de Eger (Egri csillatok) de Géza Gárdonyi (ISBN 978-963-571-476-6)
  • Vidvino kaj ŝia filino de Zsigmond Kemény (ISBN 978-963-571-479-7)
  • Romano de Ida de Géza Gárdonyi (ISBN 978-963-571-483-4)
  • Estu bona ĝismorte de Zsigmond Móricz (ISBN 978-963-571-484-1)
  • NANO de György Nanovfszky (ISBN 978-963-918-927-0)
  • Konsilo de ateisto, novelaro de István Sigmond (redaktis kaj kuntradukis) (ISBN 978-973-7803-20-7)
  • A Libázr és a Föld de Júlia Sigmond - Sen Rodin (el Esperanto kuntradukita kun László Vizi) (ISBN 9789737803351)
  • Home en senhomeco de Martin Stuppnig (el la germana)
  • Sándor Rideg: Ekiras la relgardista domo (pikareska romano) (ISBN 978-963-571-490-2)
  • Parfumejo de Miklós László (komedio en tri aktoj) (ISBN 978-963-571-492-6)
  • Trio plaĉas al Dio (tri komedioj de Carlo Goldoni, Friedrich Schiller kaj Ede Szigligeti tradukitaj respektive el la itala, germana kaj hungara) (ISBN 978-963-571-497-1)


Li estas tradukinta en la hungaran lingvon la faman romanon de Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero; sed la libro ne estas eldonita.

Lernolibro: Kezdők eszperantó nyelvkönyve (Lernolibro de Esperanto por komencantoj) (ISBN 9789633467107)

Vortaristo

En 2006 aperis nova traduko de la Fundamento de Esperanto al la hungara, verkita de Horvath, ĉe Flandra Esperanto-Ligo.

Li estas kunaŭtoro (kune kun Petro De Smedt) de la 800-paĝa Bildvortaro en Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2012, 800 p. ISBN 978-9077066-48-5).

Horvath redaktas la elektronikan EHV (Esperanta-hungara vortaro). Ĝia papera versio aperis eldone de HEA en 2014 en du volumoj, p. 1191: ISBN 978-963-571-482-7.

Li kunaŭtoras diversĝenrajn vortarojn kaj kunredaktas la elektronikanRetan Vortaron.

Vidu ankaŭ

  • Metodiko en la Praktiko

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
József Horváth is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
József Horváth
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes