Joseph Ferdinand Berger
Quick Facts
Biography
Joseph Ferdinand BERGER [JOsef FERdinant BERger] (naskiĝis la 7-an de oktobro 1894 en Edersdorf, tiam Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ en Ĉeĥio; mortis la 28-an de marto 1976 en Kolonjo) estis unu el la plej konataj agantoj de la germana Esperanto-movado.
Li lernis Esperanton en 1910, fondis grupon en Waldshut (suda Germanio) kaj gvidis kursojn tie, en Kordovo (Hispanio) kaj en Kolonjo. Li kunlaboris por pluraj Esperanto-gazetoj, i.a. por Lingva Kritiko. En 1926 li estas konatiĝinta kun Teo Jung en Hispanio, kiu dungis lin kiel redaktoro de Heroldo de Esperanto dum pluraj jaroj. De 1934 li estis gvidestro de Rejnlanda-Vestfalia Esperanto-Ligo (Revelo).
Post la dua mondmilito Berger estis redaktoro de Esperanto-Post, Germana Esperanto-Revuo kaj Okcidentgermana Revuo. Li verkis multajn recenzojn, ofte sub la pseŭdonomo Josebo.
Verkoj
El la germana li tradukis du romanojn de Erich Maria Remarque, En Okcidento Nenio Nova (1929, kun aliaj) kaj La Vojo Returne (1931); el la hispana, la romanon La Amo en la Jaro Dekmil de Elola (1932) kaj la rakonton La ĵusnaskito de Becerro (1937). Li verkis la originalaĵon Niko kaj Nina (1952). Li esperantigis ankaŭ la kanton Lili-Marlen de Hans Leip.
Foto
- Heroldo de Esperanto 10a jaro 1929, n-ro 12 (508), p. 1, represita en la aŭtobiografio de Teo Jung, Ĉiu Ĉiun, p. 213.
Eksteraj ligiloj
- Artikoloj de kaj pri Joseph Ferdinand Berger en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Joseph Ferdinand Berger en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo