peoplepill id: jorge-de-saldanha-carreira
JDSC
Portugal
1 views today
1 views this week
Jorge de Saldanha Carreira
Portuguese esperantist

Jorge de Saldanha Carreira

The basics

Quick Facts

Intro
Portuguese esperantist
Work field
Gender
Male
Age
83 years
The details (from wikipedia)

Biography

Jorge de Saldanha CARREIRA (kaĥejra), portugalo, bankoficisto. Naskiĝis en la 12-an de januaro 1887, mortis la 7-an de februaro 1970 pro aŭtoakcidento.

Esperantisto de 1913. Li estis la unua portugaliarmea oficiro, kiu havis la permeson oficiale uzi esperantan distingilon sur sia maniko, en (1917). Dum la milito en la tranĉeoj de Fauquissart li nomis la koridoron paralelan al la unua tranĉeo Zamenhof-Esperanto-Avenuo. Lia komandanto en sia verko:

En la centra roto estas du kuriozaj figuroj, du vicleŭtenantoj. Unu, Saldanha Carreira, malgrandeta, maldika, ĉiam modera, montrante ion samtempe malgajan kaj malsanan. Li havas la Esperantan pasion, kiu devigas lin eĉ propagandi al la serĝentoj, kun kiuj li parolas kaj al kompatindaj mallertaj soldatoj, kiuj lin rigardas surprizataj ktp.

Li helpis starigon de PEA. De 1932 malfermis dialogan kurson kaj serion da paroladetoj pri Esperanto ĉe Radio Stacio CT IAA-Lisbono. LK de 1930, Ĉefdelegito de UEA. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio (laŭ EdE).

Dum multaj jaroj li estis kvazaŭ la personigo de Esperanto en Portugalio. Li lernis la lingvon en 1913 kaj klopodis disvastigi ĝin eĉ en militaj tranĉeoj. Li estis unu el la fondintoj de Portugala Esperanto-Asocio, ĉefdelegito de UEA de 1932 ĝis 1949, iama membro de la Lingva Komitato kaj kunaŭtoro de sukcesa lernolibro Curso Elementar de Esperanto. En 1951 la Komitato de UEA nomis lin Honora Membro de la Asocio. Li gvidis diversajn kursojn, interalie en lisbona radio-stacio (1932), kaj li estis unu de la ĉef-kunlaborantoj de Enciklopedio de Esperanto (1933-34). Ĉiujn esperantajn librojn de sia riĉa biblioteko li postlasis al la Biblioteko de UEA, "honore al d-ro Edmond Privat" (laŭ E 775).

Verkoj

  • Curso elementar de Esperanto (1919)
  • Esperanto al infanoj (1967)
  • Li kaj mi
  • Gramática aplicada (1916)
  • Historio de Esperanto en Portugalujo: kelkaj notoj por kompleta studo (1953)

Tradukoj

  • Einstein, Leopold: Esperanto? : A idéia de uma lingua auxiliar internacional desde Leibniz até hoje (Trad. de Saldanha Carreira e Mário de Caires, 1942)
  • Nascimento, Manuel do: Nenio grava (en Antologio de Portugalaj Rakontoj, 1959)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 07 Aug 2019. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Jorge de Saldanha Carreira is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Jorge de Saldanha Carreira
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes