peoplepill id: jiri-pistora
JP
Czech Republic
1 views today
1 views this week
Jiří Pištora
Czech Esperantist

Jiří Pištora

The basics

Quick Facts

Intro
Czech Esperantist
Work field
Gender
Male
Star sign
PiscesPisces
Birth
7 March 1931, Dobruška, Rychnov nad Kněžnou District, Hradec Králové Region, Czech Republic
Death
12 November 2011, Česká Třebová, Ústí nad Orlicí District, Pardubice Region, Czech Republic (aged 80 years)
Age
80 years
The details (from wikipedia)

Biography

La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon:Jiří Pištora


Jiří Pištora (naskiĝis la 7-an de marto 1931 en Dobruška - mortis la 12-an de novembro 2011 en Česká Třebová) estis kunfondinto, en 1960, de la Esperanto-rondeto en Česká Třebová kiu apartenas vicon da jaroj al la plej viglaj en Ĉeĥio, kaj fondinto de Esperanto-kolekto en la Urba Muzeo de Česká Třebová. honora membro de ĈEA.

Profesio

Li lernis fakon de maŝina mekanikisto, poste studis en fervojista teknikumo kaj laboris kiel memstara esploristo en fako de fervoja riparado (1956-1991). Ekde 1985 li fariĝis administranto kaj fine direktoro de la Urba Muzeo en Česká Třebová ĝis 2003. En 1993 li fondis tie Esperanto-kolekton.

Kluba laboro

Esperanton li lernis en 1947 en Nymburk. En 1960 li iniciatis fondon de Esperanto-rondeto „Amikeco“ en Česká Třebová kune kun Jindřich Štancl kaj František Jindra. En la rondeto li fervore kaj sindoneme laboris senĉese ekde la jaro 1960, kelkajn jarojn kiel prezidanto. Li faris prelegvojaĝon tra Bretonio.

Laboro ĉe IFEF

Li estis unu el la kunfondintoj de la Tutŝtata Ĉeĥoslovaka Fervojista Esperanta Landa Asocio, en la jaro 1965, kiu estis akceptita al IFEF la 26-an de majo 1965, dum la 17-a kongreso de IFEF en Hamar. Ses jarojn li funkciis kiel komitatano de IFEF. Li organizis plurajn entreprenojn por fervojistoj-esperantistoj, ekz. trajnan ekskurson de esperantistaj fervojistoj al Danio, Svedio kaj Norvegio en 1968, partoprenon de fervojista grupo en la 21-a kongreso de IFEF en Avignon, Francio, en la jaro 1969. Multajn jarojn li aktive agadis en la landa sekcio de IFEF, precipe kiel distribuanto de la asocia revuo "Internacia Fervojisto".

Esperanto-kolekto en urba muzeo

En la jaro 1993 li fondis Esperantan sekcion en la Urba Muzeo en Česká Třebová, kie li estis direktoro. En tiu tempo Esperantista Klubo en Prago perdis sian klubejon, ĉar post falo de komunista reĝimo la domon rericevis la iamaj posedantoj, kiuj ne longigis la kontrakton kun la klubo, sekve perdis sian lokon ankaŭ riĉa Esperanto-biblioteko de Jaroslav Šustr. ĈEA serĉis novan lokon por la biblioteko kaj tiam Jiří Pištora proponis deponi ĝin en la Urba Muzeo de Česká Třebová. La biblioteko fariĝis bazo de kolekto, kiu poste riĉiĝis per multaj materialoj, kiujn sendis esperantistoj kaj kluboj.

Honorigoj

  • 2002 - Honora membro de ĈEA
  • 2008 - Honora diplomo de IFEF
  • 2010 - Honora diplomo okaze de la 50-a datreveno de Esperanto-rondeto „Amikeco“

Artikoloj de Jiří Pištora

  • Kiamaniere igi en LG pli allogan E-movadon (Starto 4/1980, p. 27)
  • Interparolo kun estro de Urba Muzeo en Česká Třebová (Starto 3/1994, p. 22-23)
  • Nia Esperanto-muzeo daŭre riĉiĝas“ (Starto 1/19944, 4. p.)
  • 10 let oddělení „ Historie esperantského hnutí v Českých zemích“ Městského muzea v České Třebové (10 jaroj de fako „Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥaj landoj“ en la Urba Muzeo de Česká Třebová - en informilo de Česká Třebová 2004)

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 09 Aug 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Jiří Pištora is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Jiří Pištora
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes