Quantcast
peoplepill id: jeanne-flourens
JF
1 views today
1 views this week
Jeanne Flourens

Jeanne Flourens

French Esperantist
Jeanne Flourens
The basics

Quick Facts

Intro French Esperantist
Was Esperantist
From France
Type Literature
Gender female
Birth 4 August 1871, Vias, France
Death 13 July 1928, Marseille, France (aged 56 years)
Star sign Leo
The details

Biography

Jeanne FLOURENS [ĵan fluran], ankaŭ konata kiel Roksano (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1871 en Vias, apud Montpellier, mortis la 13-an de julio 1928 en Marsejlo) estis franca esperantistino kaj komercistino.

Flourens esperantistiĝis en 1903, kaj ne ĉesis propagandi ĝis la morto. Ŝi fondis grupon en Beziers, gvidis kursojn, varbis la estrojn de la lokaj gazetoj, en kiujn ŝi enpresigis regulajn artikolojn por Esperanto. En 1922 ŝi translokiĝis al Marseille, kie ŝi daŭrigis la laboron kaj direktis Esperanto-Hejmon. Sed precipe kiel verkistino ŝi estas konata; ŝi skribis sennombrajn propagandajn artikolojn, kaj ankaŭ multajn aliajn ĉiuspecajn en E-aj gazetoj, precipe literaturaĵojn, tradukojn kaj pri la modo.

Flourens estis membro de la Lingva Komitato de 1910.

Verkoj

Flourens verkis kaj publikigis aparte:

  • Duonsurda, komedieto, 1907.
  • La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto; komedio, 1909.
  • La Senlaca Sinofero, 1911 (Unua premio en la Konkurso de Belga Esperantisto, Antverpeno okaze de la UK 1911).
  • La Morgaŭa Virino 1912. Eltiraĵo el la memorskriboj de Tolstoj 1911.

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
Reference sources
References
http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm
http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/enciklopedio-de-esperanto-1933.pdf
https://search.onb.ac.at/primo-explore/search?query=any,contains,Jeanne%20Flourens&tab=default_tab&search_scope=ONB_gesamtbestand&vid=ONB&lang=de_DE&offset=0
http://d-nb.info/gnd/1019664169
http://viaf.org/viaf/232006588
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes