Quick Facts
Intro | French Esperantist |
Was | Esperantist |
From | France |
Type | Literature |
Gender | female |
Birth | 4 August 1871, Vias, France |
Death | 13 July 1928, Marseille, France (aged 56 years) |
Star sign | Leo |
Peoplepill ID | jeanne-flourens |
Biography
Jeanne FLOURENS [ĵan fluran], ankaŭ konata kiel Roksano (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1871 en Vias, apud Montpellier, mortis la 13-an de julio 1928 en Marsejlo) estis franca esperantistino kaj komercistino.
Flourens esperantistiĝis en 1903, kaj ne ĉesis propagandi ĝis la morto. Ŝi fondis grupon en Beziers, gvidis kursojn, varbis la estrojn de la lokaj gazetoj, en kiujn ŝi enpresigis regulajn artikolojn por Esperanto. En 1922 ŝi translokiĝis al Marseille, kie ŝi daŭrigis la laboron kaj direktis Esperanto-Hejmon. Sed precipe kiel verkistino ŝi estas konata; ŝi skribis sennombrajn propagandajn artikolojn, kaj ankaŭ multajn aliajn ĉiuspecajn en E-aj gazetoj, precipe literaturaĵojn, tradukojn kaj pri la modo.
Flourens estis membro de la Lingva Komitato de 1910.
Verkoj
Flourens verkis kaj publikigis aparte:
- Duonsurda, komedieto, 1907.
- La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto; komedio, 1909.
- La Senlaca Sinofero, 1911 (Unua premio en la Konkurso de Belga Esperantisto, Antverpeno okaze de la UK 1911).
- La Morgaŭa Virino 1912. Eltiraĵo el la memorskriboj de Tolstoj 1911.
Eksteraj ligiloj
- Enciklopedio de Esperanto/F en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Verkoj de kaj pri Jeanne Flourens en la Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj