Quantcast
peoplepill id: jean-borel
JB
1 views today
1 views this week
Jean Borel
Swiss Esperantist

Jean Borel

Jean Borel
The basics

Quick Facts

Intro Swiss Esperantist
Was Esperantist Publisher Linguist
From Switzerland Germany
Field Business Journalism Literature Social science
Gender male
Birth 23 August 1868, Couvet, Canton of Neuchâtel, Switzerland
Death February 1946, Lugano, Lugano District, Ticino, Switzerland (aged 77 years)
Star sign Virgo
The details (from wikipedia)

Biography

Jean BOREL (pseŭdonimoj: J. B., D. Spero; naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1868 en Couvet (Svislando); mortis en februaro 1946 en Lugano) estis svisa esperantisto, publicisto kaj eldonisto, pioniro de la Esperanto-Movado en Svislando kaj Germanujo.

Borel studis diversajn sciencojn, precipe historion kaj ĵurnalismon. Li fariĝis esperantisto en Vaumarcus (Svislando, kantono Neŭŝatelo) en 1901 kaj kunfondis Svisan Esperanto-Societon (SES) en 1902, kies unua vicprezidanto (1902/03) li estis. En 1903 li estis unu el la unuaj kaj plej fervoraj iniciatintoj por Esperanto en Germanujo. Li kunfondis Esperanto-eldonejon Möller & Borel en 1903 kaj Berlinan Esperanto-grupon samjare. Li fondis kaj redaktis Germanan Esperantiston en 1904 ĝis 1928. Li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en 1905 kaj estis nomumita de Zamenhof kiel membro de la Lingva Komitato.

Verkoj

  • germanlingva lernolibro, en 10 eldonoj, 100.000 ekzempleroj, 1904-10;
  • broŝuro en 250.000 ekzempleroj, 1903-1910.

Borel fondis kaj redaktis Esperantan Bibliotekon Internacian (EBI), kies plurajn volumojn li verkis aŭ tradukis, ekzemple Sub la Neĝo de Jacques Porchat el la franca, aŭ ekzemple Komerca Korespondo. Li verkis franclingvajn verketojn kaj artikolojn pri Esperanto.

Bibliografio

  • Künzli, Andreas. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo 2006, p. 234-235 (kun foto).
  • Eĥo de Eko = Friedrich Ellersiek, Germana Esperantisto, N-ro 10, 1924, p. 181
  • Familienforschung pri Jean Borel detala esploro kaj komparo de fontoj.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Niaj mortintoj, en: Esperanto marto-aprilo 1946, paĝo 6.
  2. Rememoroj el 1903, Germana Esperantisto N-ro 2, 1924, p 23
  3. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.


The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 22 Jul 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Sections Jean Borel

arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes