János Gosztonyi
Quick Facts
Biography
János Gosztonyi [jíanoŝ gostonji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gosztonyi János estis hungara reĝisoro, aktoro, voĉoaktoro, dramisto, dramaturgo, universitata instruisto. Lia origina familia nomo estis Geiringer.
János Gosztonyi [1] naskiĝis la 9-an de julio 1926 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de marto 2014 en Budapeŝto.
Biografio
János Gosztonyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1949. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li restis ĝis 1960. Tiutempe ekde 1950 li ankaŭ instruis en la akademio (baldaŭ altlernejo), post jaroj li estis docento. Depost 1960 li estis dramaturgo 2 jarojn en malgranda teatro, inter 1962–1976 li estis reĝisoro de Teatro Thália (Budapeŝto), poste ĉefreĝisoro de Teatro Radnóti. Li pensiuliĝis en 1989. Li ricevis premiojn en 1972 kaj 1989.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - monaĥo Johano
- La Venecia Komercisto
- Otelo - titolrolo; 3-a nobelo
- Hamleto - Osrich
- Makbeto - 3-a murdisto
- Rikardo la 3-a - Dorset
- Somermeznokta sonĝo - Théseus
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Artúr
- Molière: La Avarulo - ĝandarmo
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
- Semmelweis (1952)
- Szemed a pályán! (1959)
- Szemüvegesek (1969)
- A magyar ugaron (1973)
- Szerencsés Dániel (1985)
- Ébredés (1995)
- The Porter (2004)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Bors (serio, 1968)
- Bach Arnstadtban (1975)
- Három kövér (1983)
- Raszputin (1996)
- A Pál utcai fiúk (2003)
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Jacques François kaj aliaj
Elektitaj reĝisoraj taskoj
- Mihály Csokonai Vitéz: Tempefői (1963)
- Friedrich Schiller: Maria Stuart (1973)
- Voltaire: Candide (1978)
- Ferenc Molnár: Ibolyák (1983)
- György Tábori: Peep Show (2008)
Elektitaj dramoj kaj aliaj verkoj
- Columbus (1956)
- A sziget (1966)
- A festett király (1985)
- Bohócok (1994)
- És téged is láttalak, és téged is elmeséllek (teatraj portretoj, 2006)
- Európa elrablása (muzikalo)