peoplepill id: imre-zarday
IZ
1 views today
1 views this week
The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Imre Zárday [zArdai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zárday Imre (naskiĝis la 9-an de junio 1902 en Budapeŝto, mortis la 14-an de oktobro 1968 samloke) estis hungara kuracisto, kardiologo, kuracisto pri internaj malsanoj, profesoro.[1]

Biografio

Imre Zárday frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1926. Post siaj studoj li laboris en la universitata kliniko sub gvidado de Sándor Korányi. Li studvojaĝis al Germanio kaj Francio (1931, 1933). En 1934 li gvidis laboratorion kaj kuracejon pri kardiologio. En 1943 li estis nomumita privata profesoro, en 1948 titulara eksterordinara profesoro en la menciita universitato. Inter 1945 kaj 1968 li gvidis (kiel ĉefkuracisto) kardiologian sekcion en hospitalo en Kőbánya. Li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1968, en la sama jaro li mortis.

Elektitaj kontribuoj

  • Spezielle Therapie der Herz- und Gefässkrankheiten (1942)
  • Az elektrokardiogramm (elemzése és értelmezése) orvostanhallgatók és orvosok részére (1944) - kun antaŭparolo de Imre Haynal
  • Praktische Kardiologie. Eine Synthese der kardiologischen Einzelbefunde (1961)

Memorigiloj

  • premio "Zárday Imre"

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Imre Zárday is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Imre Zárday
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes