Quantcast
IP
47 views this week
Imre Pethes

Imre Pethes

The basics
About
Gender male
The details
Biography

Imre Pethes [peteŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pethes Imre estis hungara aktoro, reĝisoro, akademia instruisto. Lia filo estis Sándor Pethes

Imre Pethes [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1864 en Jászárokszállás, li mortis la 14-an de novembro 1924 en Budapeŝto.

Biografio

Imre Pethes frekventis gimnazion en Jászberény, poste li studis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1890. Post siaj studoj li ricevis rolojn en diversaj provincaj urboj (komence en Győr). En la jaroj 1900 kaj 1901 li aliĝis al trupo de Lajos Makó, lie jam en malgranda teatro de Budapeŝto li ricevis la rolon de Cyrano de Bergerac. Tiu rolo faris tutlandan konatecon. Inter 1903 kaj 1924 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li havis rolojn resume en 25 teatraĵoj de Ŝekspiro, resume pli ol 200 aliajn rolojn. En 1923 li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Ekde 1918 ĝismorte li instruis en la menciita akademio. Li estis ankaŭ reĝisoro de 8 teatraĵoj.

Elektitaj roloj teatraj

  • Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo
  • József Katona: Banuso Bánk - titolrolo, Petur, Tiborc
  • Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer
  • William Shakespeare:
    • La Tragedio de Reĝo Lear - titolrolo
    • Hamleto - titolrolo
    • Somermeznokta sonĝo - Vackor
  • Molière: Tartufo - titolrolo

Elektitaj roloj kinejaj

  • A szentjóbi erdő titka (1917)
  • A Papagály (1918)

Elektitaj reĝisoraĵoj

  • Rostand: Cyrano de Bergerac
  • Mihály Vörösmarty: Czillei és a Hunyadiak
  • Friedrich Schiller: Die Räuber (La rabistoj)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
Biografio Elektitaj roloj teatraj Elektitaj roloj kinejaj Elektitaj reĝisoraĵoj Fontoj
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes