peoplepill id: imre-ferenczy
IF
Hungary
4 views today
4 views this week
Imre Ferenczy
Hungarian esperantist

Imre Ferenczy

The basics

Quick Facts

Intro
Hungarian esperantist
A.K.A.
Ferenczy Imre
Work field
Gender
Male
Birth
Place of birth
Tokod, Hungary
Age
92 years
Awards
Honorary Member of the World Esperanto Association
(2003)
The details (from wikipedia)

Biography


D-ro Imre FERENCZY (naskiĝis en 25-an de julio1932.) estas hungara kuracisto kaj honora membro de UEA (2003).

Kariero

Li lernis Esperanton en 1950 kaj diplomiĝis kiel kuracisto en 1957. Kunfondinto de la Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro en 1955; prezidanto de junulara fako de HEA ĝis 1960; gvidanto de medicina fakkomisiono de HEA en 1977 ĝis 2000; junulara gvidanto de IFEF en 1962 ĝis 1970; realiganto de laborkontrakto inter TEJO kaj IFEF en 1968 (IJK en Tarragona). Pro lia instigo ekde 1982 dum IFEF-kongresoj funkcias radioamatora stacio kun speciala voksigno. En 1970 li iĝis privata sekretario de d-ro Hideo Shinoda kaj ekde 1985 daŭre estas prezidanto de UMEA, Universala Medicina Esperanto-Asocio. Membro de redaktantaro de MIR, organo de UMEA. En Varna (Bulgario) dum la UK en jaro 1978 li ricevis la UMEA-Shinoda Premion pro sia elstara medicinmovada agado. Honora membro de Hungaria Esperanto-Asocio kaj Honora membro de la Universala Esperanto Asocio (ekde 2003). Fondinto kaj prezidanto de hungara sekcio de ILERA kaj la hungara sekcio de la Internacia Fervojista Radioamatora Asocio. Lia voksigno estas HA1UD. La 13-an de oktobro 2007 en Budapeŝto ĉe la Medicina Universitato li ricevis jubilean oran diplomon pro sia 50-jara kuracista agado. La 14-an de oktobro 2017 li ricevis la Diamanto-diplomon en Budapeshto.

Kiel funkciulo de UMEA li partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn de UEA ekde la jaro 1973. Krom la europaj landoj li estis en Kubo, Koreio, Kanado, Aŭstralio, Israelo, Brazilo, Ĉinio, Japanio. Medicinan studvojaĝon li faris en Usono en jaro 1998. Almenaŭ ekde la jaro 1983, do en la oficperiodoj 1983-1986, 1986-1989, 1989-1992,1992-1995, 1995-1998, 1998-2001, 2001-2004, 2004-2007, 2007-2010 kaj aktuale 2010-2013, do inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko, probable tamen jam antaŭe ekde la jaro 1974 li reprezente de UMEA estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.

Referencoj

Fontoj

Bulteno OET cirkuleroj 1957-1960;

Medicina Internacia Revuo 1998/1 Krakovo;

Jarlibroj de UEA 1974-2009 Rotterdam;

Abunda Fonto. Red. Ilona Koutny, Poznan 2009;

La arto labori kune. red.D.Blanke kaj U. Lins. 2010 ;

Libro

  • Vasútorvos voltam - Mi estis fervojkuracisto - 2012

Vidu ankaŭ

  • Hungaria Esperanto-Asocio
  • Hungaraj esperantistoj
  • Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 10 Apr 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Imre Ferenczy is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Imre Ferenczy
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes