peoplepill id: hermann-schmid-2
HS
Germany
2 views today
4 views this week
Hermann Schmid
German Esperantist

Hermann Schmid

The basics

Quick Facts

Intro
German Esperantist
Work field
Gender
Male
Age
88 years
Family
Awards
Honorary member of the German Esperanto Association
(1989)
The details (from wikipedia)

Biography

Hermann SCHMID (naskiĝis la 25-an de majo 1922, mortis la 23-an de februaro 2011) estis germana esperantisto.

Esperantisto de 1960, li ekde tiu jaro movade aktivis en Aŭgsburgo kaj partoprenis la ĝemeliĝon inter la urboj Aŭgsburgo kaj Bourges en 1967. Jam samjareli inicis Bavaran Esperanto-renkontiĝon. Inter la jaroj 1968 kaj 1980 li estis prezidanto de la loka Esperanto-Grupo. De sia esperantistiĝo li same membris en Universala Esperanto-Asocio kun ties landa asocio Germana Esperanto-Asocio kaj en Sennacieca Asocio Tutmonda kun ties germanlingva sekcio Libera Esperanto-Asocio por Germanlingvio.

Li estis motora aktivulo de Bavara Esperanto-Ligo ekde ties ekesto per la kunfando de antaŭe sendependaj Nord- kaj Sudbavara Esperanto-Ligo en 1976, kaj de tiam ĝis la jaro 1998 estis ties prezidanto. Krome en la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj li estis ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio kaj Ĉefdelegito de UEA por Germanio - en la lastaj du taskoj li proksime kunlaboris kun sia edzino Margarete Schmid, kiu je lia granda funebro jam forpasis en novembro 2000. Aldone li multajn jarojn funkciis kiel delegito de UEA por Aŭgsburgo kaj membro de la aŭgsburga ekzamena komisiono de Germana Esperanto-Instituto. Li estiĝis honora membro kaj de Germana Esperanto-Asocio kaj de Esperanto-Lingvoklubo Aŭgsburgo. Aktiva membro de la socialdemokratia partio de Germanio, li multajn jarojn estis membro de la urba parlamento de Aŭgsburgo kaj efike uzis siajn urbajn politikajn kontaktojn favore al la Esperanto-agado.

Hermann Schmid inicis kaj gvidis multajn eventojn en Aŭgsburgo. Inter ili elstaras tri internaciaj SAT-Kongresoj, la 43-a en 1970, la 50-a en 1977 kaj la 70-a en 1997, tri naciaj Germanaj Esperanto-Kongresoj, la 56-a en 1978, la 63-a en 1985 kaj la 74-a en 1992, la 70-a Universala Kongreso de UEA en 1985, kaj krome blindula kaj ekumena kongresoj. En 1978 li aldone sukcesis pri inaŭguro de Dr.-Ludwig-Zamenhof-strato en Aŭgsburgo.

En la nekrologo pri li de februaro 2011 en la retejo de Bavara Esperanto-Ligo estis skribite ke "la supra nombro da aranĝoj evidentigas ke tiuj Esperantistoj, kiuj estis ofte trafataj per la ambicio de tia laboriga agemulo, estis kelkfoje malpli entuziasmaj ol li kaj la profitantoj de lia aktiveco pri la abundo da eventoj". Tiu frazo bele vortumas ke ofte en movadaj kunvenoj li elstaris per laŭtaj kaj tre rektaj opiniesprimoj de aparte energia kaj foje kolerema temperamento. Tial estis ŝanco por pli vasta aktivula partopreno en Bavara Esperanto-Ligo ke li paŝis en ties duan vicon de funkciuloj en 1998. Tamen lia energiemo klare antaŭenpuŝis la regionan Esperanto-movadon dum jardekoj.

Schmid estas aŭtoro de poemaro La gaja forĝisto (Aŭgsburgo, 1976), entenanta la poemojn "Inter la bavaroj", "En (kon)fi(d) kuracista atendejo", "La malpura maljunulino", "La savantaj formikoj", "Mia kuirarto", "Printempo", "La senco de la kristnaska festo", kaj "Pensoj pri la jarŝanĝo".


Notoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Hermann Schmid is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Hermann Schmid
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes