Quantcast
peoplepill id: henry-benjamin-hyams
HBH
1 views today
1 views this week
Henry Benjamin Hyams

Henry Benjamin Hyams

Henry Benjamin Hyams
The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Henry Benjamin HYAMS (pseŭdonime: Tagulo; naskiĝis en 1879 aŭ januaro 1880 en Hackney, mortis en 1965) estis angla arkitektura desegnisto, pentristo, esperantlingva verkisto kaj esperantisto.

Hyams kunlaboris al Internacia Socia Revuo; al Antaŭen, la organo de Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj teritorioj, suborganizaĵo de Sennacieca Asocio Tutmonda; kaj post la dua mondmilito al Sennacieca Revuo.

Nova Sento

En 1915 Tagulo verkis originale la romanon Nova Sento, kiu havigis al li niĉeton en la esperantlingva literatura historio, ĉar kun la antaŭmilitaj romanoj de Henri Vallienne kaj Heinrich August Luyken ĝi helpis konduki nian originalan literaturon el ĝia legoteksta junaĝo. Tagulon ĉefe inspiris liaj teozofiaj konvinkoj pri la esenco de la vivo, sed Nova Sento propagandis plurajn ideojn malpli mistikajn, kiuj poste trovis pli ĝeneralan atenton, eĉ aprobon, ekzemple la Ligo de Nacioj, senarmiĝo, vegetarismo, socialismo kaj certaj reformoj malliberejaj, kiajn en la 1930-aj jaroj oni provis ekapliki en Sovetunio.

Entute la ismoj ŝajnas fantazie miksitaj en lia romano, sed aparte ili prezentas multon pripensindan. La animo de londona senlaborulo teozofie reenkorpiĝas sur Marson, kie Tagulo imagis sian utopion. Memorante la mizerojn, kiuj malbeligas la homan "civilizon", la reenkorpigito povas kontrastigi ilin kun la feliĉa socio, kiun la marsanoj konstruis per racia ekonomio kaj simpligita vivmaniero.

Referencoj

  1. Railway Tavern, 339 Mare Street, Hackney E8 (angle). UK Pub history research and London historical street directory (2017-12-12). Alirita 2018-04-19.


The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 23 Mar 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
https://pubshistory.com/LondonPubs/Hackney/RailwayTavern.shtml
http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-h.htm
http://viaf.org/viaf/3129481
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes