peoplepill id: helmut-kluender
HK
Germany
1 views today
4 views this week
Helmut Klünder
Germana denaska esperantisto

Helmut Klünder

The basics

Quick Facts

Intro
Germana denaska esperantisto
Work field
Gender
Male
Star sign
CancerCancer
Age
75 years
Family
The details (from wikipedia)

Biography

Helmut KLÜNDER (naskiĝis la 4-an de julio 1948) estas germana esperantisto. Li naskiĝis en esperantlingva familio; lia avo lernis Esperanton jam en 1908 kaj lia patrino - same kiel li - estas denaska esperantisto.

Ek de sia 18-a vivjaro li aktivis en Germana Esperanto-Junularo (GEJ), kiam li elektiĝis "Distrikta Delegito", do "parlamentano" de GEJ. Jarfine de 1969 li elektiĝis vicprezidanto de GEJ. Kiam la elektita prezidanto de GEJ post 4 semajnoj demisiis, li transprenis la prezidantecon. Paske de 1970 li eniris la estraron de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kie li dum 7 jaroj reprezentis la junularan organizon. Helmut Klünder restis prezidanto de GEJ ĝis la jarfino de 1974. Dum la lasta jaro de la prezidanteco (1974) okazis la Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Münster. Helmut Klünder estis komitatano de TEJO de 1970 ĝis 1978.

Li restis post la fino de sia aktivado en GEJ en diversaj funkcioj en la estraro de GEA. De 1983 ĝis 1989 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). En tiu periodo li draste simpligis la statuton kaj enkondukis la membroadministradon per komputilo surbaze de datumbaza sistemo, kiun verkis d-ro Rudolf Fischer.

Dum lia prezidanteco survojiĝis du sukcesaj Esperanto-renkontiĝoj: Printempa Semajno Internacia (PSI) (ek de 1985) kaj Internacia Festivalo (IF). IF komenciĝis kadre de la Internacia Seminario de GEJ kiel titolo por kelkaj programeroj por mezaĝuloj, trifoje ek de 1979/80. Post kelkjara paŭzo jarfine de 1987 estiĝis memstara aranĝo sub la nomo "IF", kiun ĉeforganizis Hans-Dieter Platz), komence komisie de GEA.

En la aĝo de 41 jaroj li post 19-jara estraraneco en GEJ kaj GEA retiriĝis el ĉiuj funkcioj de GEA por transdoni la laboron al pli junaj personoj. De 1999 li kunlaboras en la organiza teamo de PSI. En 2011 li elektiĝis honora membro de Germana Esperanto-Asocio.

Li estis edzo de Elisabeth Klünder (forpasinta en 2002). Ilia komuna filino Nicole Klünder estas denaska Esperanto-parolanto, same kiel Helmut Klünder mem kaj lia patrino (la unua esperantisto en la familio estis la avo). Memore al sia edzino li fondis la Elisabeth Klünder Fondaĵon "(Elisabeth Klünder Stiftung)".

Laŭ profesio, Helmut Klünder estas matematikisto kaj informadikisto. Post la studado ĉe la universitato en Münster li laboris tie en interdisciplina (ekonomio/ekologio/geografio) esplorinstituto ĝis 1982, tiam dungiĝis kiel ĉefprogramisto en diversaj entreprenoj. Ek de 1995 laboris memstare en diversaj entreprenoj kiel programisto.


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:
Peter Kühneldecembro 1970 - decembro 1974Ulrich Brandenburg


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Elsbeth Bormann1983 - 1989Wolfgang Schwanzer
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 22 Jul 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Helmut Klünder is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Helmut Klünder
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes