Hannes Koivu
Quick Facts
Biography
Hannes KOIVU, oficiale Johan Isak KOIVU (naskiĝis la 19-an de decembro 1882 en Paavola, mortis la 20-an de julio 1979) estis finna instruisto kaj esperantisto. Li esperantistiĝis en 1918 kaj agadis en Esperanto-Ligo de Finnaj Instruistoj kaj Esperanto-Instituto de Finnlando. Dum jardekoj, ĝis 1975, li estis delegito de UEA.
En la 1930-aj jaroj li estis socialdemokrata membro de la urba konsilio de Viborg. Post kiam Finnlando cedis la urbon al Sovetunio rezulte de la dua mondmilito, li vivis en Helsinko.
| ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Johan Isak KOIVU (kojvu), finno, instruisto. Nask. 19-a de decembro 1882 en Paavola. . . Komunuma agado en la hejmurbo Viipuri. Fervora agado por Esperanto en instruista kaj laboristaj rondoj. Multaj kursoj. |