peoplepill id: gyoergy-nanovfszky
GN
Hungary
5 views today
5 views this week
György Nanovfszky

György Nanovfszky

The basics

Quick Facts

Gender
Male
Place of birth
Budapest, Hungary
Age
82 years
Education
Moscow State University,
(-1967)
Moscow State Institute of International Relations,
(-1973)
Eötvös Loránd University,
doctorate
(-1973)
Awards
Honorary Member of the World Esperanto Association
 
György Nanovfszky
The details (from wikipedia)

Biography



NANOVFSZKY György [nanovski djordj] (naskiĝis en Budapeŝto, 10-an de aprilo 1942. estas hungara esperantisto kaj eksa diplomato. Li deĵoris interalie kiel ambasadoro de Hungario en Moskvo (1992-1998) kaj en Singapuro (2002-2005).

Biografio

Esperanton li lernis en kursoj de Julio Baghy kaj Alfonz Pechan. Ekzameniĝis pri lingva kapableco en 1958. Ekde tiam li aktivas movade kaj publikigas verkojn, artikolojn kaj tradukojn. Li estis prezidanto de Studenta E-Klubo en Budapeŝto 1958-1960 kaj kunorganizanto de la 51-a IFEF-kongreso en 1962 en Budapeŝto. De 1963 ĝis 1968 li aktivis en la Moskva E-klubo "Fajrero", vizitante la renaskiĝintajn klubojn en Siberio, Kaŭkazio, Leningrado (la nuna Sankt-Peterburgo) kaj Irkutsko. Nanovfszky doktoriĝis pri ĝenerala lingvistiko en la Budapeŝta Universitato ELTE en 1973. Li estis funkciulo de KUNKD (Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado) en Ĝenevo 1982-85, ankaŭ reprezentante UEA ĉe UN en Ĝenevo. De 1983 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la revuo Planlingvistiko.

Kiel hungara ambasadoro en Moskvo 1992-98 Nanovfszky helpis reaktivigi la movadon en Moskvo kaj tutlande. Li estis profesoro de la Moskva internacia universitato JUSTO 1994-2011. En 1996 li doktoriĝis pri politologio en la Rusia Akademio de Sciencoj. Membro kaj profesoro de AIS li estas ekde 1998. Kiel ambasadoro en Singapuro 2002-2005 li aktivigis lokajn esperantistojn organizante regulajn renkontiĝojn. Ekde 1998 ĝis 2006 li estis prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) kaj ties komitatano A en UEA. En 2007 li fariĝis honora prezidanto de HEA kaj en 2012 honora membro de UEA.


Verkoj

  • "Kultúra, viselkedés és szokások", 1992 (Sama libro aperis sub nomo "Szavak, jelek, szokások" (Vortoj, signoj, moroj) en 1998) (Kulturo, konduto kaj moroj)
  • "Oroszország 1995" (Rusio 1995)
  • "Finnugorok világa" 1996 (Mondo de la Finnugroj)
  • "Kereszténység, katolicizmus, ortodoxia" 1996 (Kristanismo, katolikismo, ortodoksismo)
  • "Nyelvrokonaink" 2000 (en la rusa 2000,en la angla 2004) (Niaj lingvoparenculoj)
  • "Kommunikáció & információ" 2007 (Komunikado kaj informado)
  • "Vallástörténeti Olvasókönyv" 2008 (Religihistoria legolibro)
  • "Nemzetközi Szervezetek" 2008 (Internaciaj organizoj)

Tradukaĵo

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nanovfszky György en la hungara Vikipedio.

Referencoj[3]

  1. Sereghyné Zengő Enikő, ano de la prezidantaro de Hungaria Esperanto-Asocio, kun Könczöl Ernő, la delegito de Verda Stelo Egri Esperanto Klubo, kaj Nanovfszky György, diplomato, dum la inaŭguro de Giesswein Sándor-memortabulo - Dombóvár.
  2. Gazetaraj Komunikoj de UEA: N-ro 463 (2012-07-30)
  3. Pli da detaloj en la hungara varianto.

Vidu ankaŭ

Memortabulo de Sándor Giesswein

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 12 Apr 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
György Nanovfszky is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
György Nanovfszky
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes