peoplepill id: geza-lamperth
Géza Lampérth
The basics
Quick Facts
The details (from wikipedia)
Biography
Géza Lampérth, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lampérth Géza estis hungara poeto, verkisto, membro (kaj ĉefsekretario) de Societo Petőfi (1905).
Géza Lampérth naskiĝis la 23-an de oktobro 1873 en Mencshely. Li mortis la 18-an de novembro 1934 en Budapeŝto.
Biografio
Géza Lampérth frekventis mezlernejon en Pápa, poste universitaton en Budapeŝto. Unu jaron li estis familia edukisto, inter 1898-1922 li laboris en Tutlanda Arĥivejo. Lia debuta poemo aperis jam en 1898 en Vasárnapi Ujság. Poste li apartenis al la redaktora stabo, sed liaj verkoj aperis ankaŭ en aliaj gazetoj. Li ricevis premion en 1927 de Societo Petőfi.
Verkaro (elekto)
- Első könyvem (Mia unua libro) 1897 - poemaro
- Megjöttek a huszárok (Alvenis la husaroj) 1898 - teatraĵo
- Elmult időkből (El la paseo) 1899 noveloj
- Pacsirtaszó 1901 - poemaro
- Három pápai diák (Tri studentoj de Pápa) 1902 - romano
- Az én rózsáim (Miaj rozoj) 1914 - poemaro
- Csendes ünnep 1928 - poemaro
Fontoj
The contents of this page are sourced from Wikipedia
article.
The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Géza Lampérth is in following lists
By work and/or country
comments so far.
Comments
Géza Lampérth