peoplepill id: franklin-doria
FD
Brazil
1 views today
1 views this week
Franklin Dória
Brazilian politician and magistrate

Franklin Dória

The basics

Quick Facts

Intro
Brazilian politician and magistrate
From
Gender
Male
Place of birth
Ilha dos Frades, Brazil
Place of death
Rio de Janeiro, Brazil
Age
70 years
Education
Faculdade de Direito do Recife,
The details (from wikipedia)

Biography

FRANKLIN Américo de Meneses DÓRIA Barono de Loreto (1836-1906) (* Ilha dos Frades, en la 12-a de julio 1836 - Rio-de-Ĵanejro, en la 28-a de oktobro 1906) estis brazila advokato, politikisto, oratoro, magistratano kaj poeto, fondinta membro de la Brazila Beletristika Akademio. Estis edziĝinta kun Maria Amanda Lustosa Paranaguá (1849-1931), filino de João Lustosa da Cunha Paranaguá, la 2-a Markizo de Paranaguá.

Biografio

Li estis elektita unuanime de la tridek membroj de la Brazila Beletristika Akademio kiuj ĉeestis la balotsekcio, en la 28-a de januaro 1897, por kompletigi la kadro da akademianoj, Franklin Dória estas la fondinto de la seĝo numero 25, kies patrono estas la poeto Junqueira Freire, lia granda amiko.

Li estis filo de José Inácio de Menezes Dória e de Águeda Clementina de Menezes Dória kaj diplomiĝis pri Juro en la Fakultato de Juro en Recife, en 1859, kaj estis liaj samlernejanoj Aristides Lobo (1838-1896), Gusmão Lobo (1838-1900) kaj Joaquim Medeiros e Albuquerque, patro de Medeiros e Albuquerque (1867-1934). En tiu sama jaro de lia diplomiĝo, je la 23 jaroj, li publikigis "Enlevos", sia sola poezivolumo, plene absorbita en la priskriboj de la scenaro de la naturaj belecoj de la "ravita insulo" de la poeto. Li frue forlasis la verson. Kaj ekde la apero de sia unua libro, li publikigis nur, en poezio, la tradukon de "Evangelina", verkita de Longfellow, kiu estis legata en la ĉeesto de la imperiestro Petro la 2-a.

Li sin dediĉis al advokateco kaj politiko. Kiel advokato, li prenis sur sin la defendon de gravaj kaŭzoj, kiel ekzemple, tiun de Pontes Visgueiro, aŭtoro de fama krimo en subŝtato Maranjo. Li oficis kiel prokuroro, delegito kaj juĝisto. En 1863, li elektiĝis kiel provinca deputito en Bahio. En 1864, li estis nomumita guberniestro de subŝtato Piaŭio; en 1866, guberniestro de subŝtato Maranjo, kaj en 1880, guberniestro de subŝtato Pernambuko. En 1872, li elektiĝis por la Ĉambro de la Deputitoj, poste li estis ree elektita, en alternaj mandatoj, ĝis 1885. Kelkaj el liaj kampanjoj en la Imperia Parlamento, kiel la kampanjo por la publika instruado kaj la kampanjo por la senpera elektado riveligis lin grandan parlamentanon, kaj li okupis la prezidanteco de la Ĉambro.

Li estis Ministro de la Milito en la kabineto Saraiva (1881), kiam, inter aliaj iniciatoj, li fondis la Bibliotekon de la Armeo, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ, kaj kiel Ministerio de la Imperio en la lasta kabineto de la monarkio, tiu de la Vicgrafo de Oŭro Preto (1889). Kiel Konsilisto de la Imperio, li ricevis la titolon de Barono de Loreto, en la 15-a de junio 1888. Ĉar li estis intime ligita al la Imperia familio, li akompanis ilin en la ekzilo. Kiam li revenis al Brazilo, li sin dediĉis al advokateco kaj literaturo. Li estis profesoro de literaturo konkursita de la Kolegio Petro la 2-a kun la tezo "Da Poesia" - esencaj karakteroj kaj diferenco de la prozo - kaj kvalito de la poezio. Li ankaŭ aktivis ĉe la Brazila Instituto pri Historio kaj Geografio.

Verkoj

  • Enlevos, 1859
  • Evangelina, 1874 tradukita de Henry Wadsworth Longfellow kaj legita antaŭ la imperiestro
  • Discurso sôbre a reforma constitucional ... 1879
  • Estudo sobre Luiz José Junqueira Freire, por Franklin Doria, 1869
  • Contradicções poeticas 1870, kune kun Junqueira Freire
  • Discursos sobre a instrucção, 1877

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Markizo de Paranaguá estis brazila nobela titolo kreita de la imperiestro Petro la 2-a, laŭ dekreto en la 12-a de oktobro 1826, favore de Francisco Vilela Barbosa (1769-1846).
  2. Consciência.org
  3. Literatura Digital
  4. Ecletic Esoterica
  5. Meio norte.com
  6. Sampa art
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 16 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Franklin Dória is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Franklin Dória
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes