peoplepill id: franjo-homar
FH
Croatia
1 views today
1 views this week
Franjo Homar
Croatian esperantist

Franjo Homar

The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Franjo HOMAR (naskiĝis en Bosanski Brod la 2-an de novembro 1905, sin mortigis la 24-an de junio 1933) estis kroata esperantisto. Gimnazion li vizitis en Slavonski Brod kaj seminarion en Osijek. Kvankam nur 20-jara (post morto de sia patro), li devis perlabori por la tuta familio, li aktivis sur la kultura kampo verkante por la gazetoj "Novi čovjek", "Reflektor", "Monda kuriero" (Sarajevo), "Snaga" kaj "Oomoto" (Tokio). Li esperantistiĝis en la jaro 1927 en la unua Esperanto-kurso okazinta en Slavonski Brod. Impulsema propagandisto, li estis komitatano de Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj la unua redaktoro de la periodaĵo "La Suda Stelo", presita en Slavonski Brod. Franjo Homar tradukis poeziaĵojn de kroataj aŭtoroj Cesarić, Krleža kaj Domjanić kaj verkis kelkajn originalaĵojn. Li mortis suicide la 24-an de junio 1933.

Referencoj

  1. Josip Pleadin: Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Franjo Homar is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Franjo Homar
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes