peoplepill id: ethel-prent
EP
United Kingdom Great Britain England
1 views today
1 views this week
Ethel Prent
English esperantist

Ethel Prent

The basics

Quick Facts

Intro
English esperantist
Work field
Gender
Female
Birth
Age
86 years
Family
Children:
The details (from wikipedia)

Biography

Ethel PRENT (naskiĝis en 1906, mortis la 9-an de novembro 1992 en Britio) estis aktivulino de la laborista esperanto-movado.

Vivo

Lerninte esperanton en 1928 ĉe la Londona Kooperativa Societo, ŝi fariĝis ano de la Brita Laborista Esperanto-Asocio kaj de SAT. Post la aliĝo de BLEA al IPE ŝi daŭrigis sian poresperantan agadon kadre de la nove fondita SATEB en 1933. Ŝi sekretariis ĉe la Londona Laborista Klubo ĝis sia edziniĝo al Wim Prent kaj translokiĝo al Nederlando en 1939.

Dum la militaj jaroj, ŝi daŭrigis sian agadon kadre de FLE, partoprenante en la reviziiado de la postimilite eldonota "Judoj sen mono", kaj mem tradukis "Liliputo"n el la "Vojaĝoj de Gulivero". Ŝi ankaŭ estis ano de la roterdama plenumkomitato de SAT en 1940.

En 1948 ŝi revenis al Britio kun sia familio, kaj iĝis sekretariino de SATEB. En 1962ŝi transprenis la redaktadon de "The Worker Esperantist" (la laborista esperantisto), kaj plenumis tiun ĉi laboron ĝis fine de oktobro 1992. Ŝi ankaŭ redaktis la porinfanan gazeton de SAT, "Nia voĉeto", kiu poste ŝanĝis sian nomon al "Kaljedoskopo".

Ŝi krome aktivis kiel kasistino de la loka Ligo de Kooperativaj Virinoj (Cooperative Women Guild), estis ano de la Laborista Partio (Labour Party)kaj vegetaranino.

Tradukoj

  • Liliputo de J. Swift
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 21 Aug 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Ethel Prent is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Ethel Prent
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes