Ervin Abádi
Quick Facts
Biography
Ervin Abádi, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Abádi Ervin, en Israelo אהרן אבדי (Abdi, Aharon) estis hungardevena juda israela verkisto, ĵurnalisto, grafikisto, ilustristo.
Ervin Abádinaskiĝis la 9-an de aprilo 1918 (laŭ alia fonto la naskiĝtago estas la 19-a) en Budapeŝto, li mortis la 3-an de majo 1979 en Tel-Avivo aŭ Ramat Gan.
Biografio
Ervin Abádi akiris diplomon en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1938. En la sama jaro li havis stipendion en Romo. Hejmenveninta li estis grafikisto, poste trudlaboristo. Li postvivis la holokaŭston en Bergen-Belsen, poste li havis postenon en eldonejo. Li edziĝis, en 1948 filino naskiĝis. En 1950 li migris kun sia malgranda familio al Israelo, kie li same estis grafikisto, ilustristo. Post 3 jaroj jam aperis liaj ĵurnalistaj kontribuoj, noveloj, eĉ romanoj hungare kaj hebree. En 1952 lia filo naskiĝis. Ĝis 1979 li redaktis gazeton. Li ricevis israleajn premiojn en 1955 kaj 1963.
Elektitaj literaturaj verkoj
- Elmondom… My story. 1942–1945 (hungara-angla kun ilustraĵoj, Budapeŝto, 1947)
- Bál után. Korrajz (romano, Tel–Avivo, 1955)
- Solt György története (romano, Tel-Avivo, 1957, Budapeŝto, 1991)
- Hárfa utca (romano, Tel–Avivo, 1961)
- A csodák hat napja (romano, Tel-Avivo, 1972, Budapeŝto, 1991)
Elektitaj libroilustraĵoj
- Szlutzki, J.: Hajsza az Émekben (Budapeŝto, 1948)
- Irén Guzmann: Különös baedeker (Tel–Avivo, 1953)
- Wallace Lewis: Ben Húr (Tel–Avivo, 1960)
- Éva Láng: Ki fogja elbeszélni? (Budapeŝto, 1990)