peoplepill id: elsbeth-bormann
EB
Germany
1 views today
1 views this week
Elsbeth Bormann
German esperantist

Elsbeth Bormann

The basics

Quick Facts

Intro
German esperantist
A.K.A.
Elsbeth BORMANN
Work field
Gender
Female
Birth
Death
26 October 1996 (aged 66 years)
Age
66 years
The details (from wikipedia)

Biography

Elsbeth BORMANN (naskiĝis en 1930, mortis la 26-an de oktobro 1996 en Hamburgo) estis germana esperantisto. Ŝi lernis Esperanton en 1950 kaj agadis je ĉiuj niveloj de la movado, precipe en la kampoj de informado, eŭropa kaj virina agado.

Elsbeth Bormann estis inter alie estrarano de Hamburga Esperanto-Societo (1967-1970, 1976-1978); afergvidanto de Nordgermana Esperanto-Ligo (1969-72); estrarano (1973-77), prezidanto (1977-83 kaj 1994-95) kaj honora prezidanto (1983) de Germana Esperanto-Asocio; kunfondanto (1977) kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio (1980-81 kaj 1995-).

Ŝi membris en la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la Hamburga UK (1974), laboris en la gazetaraj servoj de pluraj UK-oj en germanlingvaj landoj (1974, 1979, 1985), kaj estis la ĉefa organizanto de la germanaj landaj kongresoj en 1980 kaj 1981. UEA-membro dum 30 jaroj, ŝi funkciis kiel loka delegito (1969-1982), vic- kaj fakdelegito pri eŭropa agado (1983-) kaj komisiito de UEA pri Virina Agado (1975-1977, 1989-1992), temo pri kiu ŝi aperigis Esperanto-dokumenton en 1976 kaj organizis UEA-seminariojn en 1981, 1982 kaj 1988.

Pro sia Esperanto-aktivado ŝi ricevis en 1981 Federacian Meritkrucon de la ŝtatprezidanto. Esperanto kaj familio por Elsbeth Bormann sinonimis: ŝi estis la edzino de Werner Bormann kaj la patrino de Thomas Bormann kaj Judith Jackson, ĉiuj konataj movadaj aktivuloj.

Eksteraj ligiloj


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Werner Bormann1977 - 1983Helmut Klünder
Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Wolfgang Schwanzer1994 - 1995Frank Stocker
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Elsbeth Bormann is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Elsbeth Bormann
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes