Quantcast
peoplepill id: ellen-kate-limouzin
EKL
2 views today
3 views this week
Ellen Kate Limouzin

Ellen Kate Limouzin

British suffragette, socialist, esperantist and aunt to George Orwell (real name Eric Blair) author of 'Animal Farm' and '1984' among others.
Ellen Kate Limouzin
The basics

Quick Facts

Intro British suffragette, socialist, esperantist and aunt to George Orwell (real name Eric Blair) author of 'Animal Farm' and '1984' among others.
A.K.A. Nelly
Was Esperantist Suffragist Suffrage activist Activist Suffragette
From United Kingdom
Type Activism Literature
Gender female
Birth 27 October 1870
Death 21 June 1950 (aged 79 years)
Star sign Scorpio
Family
Mother: Theresa Catherine Halliley
Father: Francis Matthew Limouzin
Siblings: Nora Grace LimouzinCharles William LimouzinIda Mabel LimouzinAlice May LimouzinFrank Edmond LimouzinGeorge Alfred LimouzinMina Eliza LimouzinBlanche Evelyn Limouzin
Spouse: Eugène Lanti
The details

Biography

Elaine LIMOUZIN, interfamiliane Aunt Nellie (esperante Onklino Nellie), formale (angle) Ellen Kate LIMOUZIN kaj oficiale (france) Hélène Kate LIMOUZIN-ADAM (naskiĝis la 27-an de oktobro 1870 en Brita Hindio, mortis la 21-an de junio 1950 en Francio) estis angla sufrageto, socialisto kaj esperantisto, aktiva en la movado de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Familia kaj politika vivoj

Limouzin naskiĝis en Brita Hindio, en la aristokrateca familio de Frank kaj Theresa Limouzin, kaj poste translokiĝis al Londono. La kontrastoj vidataj en ambaŭ mondopartoj, en la rilatoj inter klasoj, kastoj kaj seksoj, radikaligis ŝin, kaj ŝi fariĝis feminista kaj post la Rusia Revolucio de 1917 ankaŭ komunista.

Aunt Nellie, kiel ŝi ofte estis nomata, estis onklino de la fama verkisto George Orwell, kiu foje gastis ĉe ŝi kaj Lanti dum sia restado en Parizo. Dum tiu tempo, Limouzin kaj Lanti multe politike influis la tiame junan Orwell. Laŭ Bernard Crick, Limouzin estis vivstile intelektulo kaj bohemiano. Familie ŝi estis la plej ŝatata familiano de Orwell.

Esperanta kaj edziĝa vivoj

Fine de 1921 ŝi aliĝis al la ĵus naskita SAT. Ŝi konatiĝis kun Eŭgeno Lanti en 1923 ĉe la 3-a SAT-Kongreso 1923 en Kaselo. Tie ili amikiĝis en kunvenoj de la Komunista Frakcio de SAT, kie Lanti kaj Limouzin estis ambaŭ malpli fidelaj al la moskva tendenco de komunismo ol aliaj kunfrakcianoj.

Kun Lanti en Parizo

En 1925 Limouzin proponis al Lanti ekloĝi kune en Parizo kaj tiele historiiĝis. Tamen efektive Lanti ne ofte estis hejme kaj kiam li ja estis tie, tiam li okupate verkis artikolojn kaj leterojn. Lanti subtenis Limouzin nek financie nek emocie, sed kontraŭe ŝi subtenis lin tiamaniere. Cetere ilia edziĝo estis pluramema. Tamen ili edziĝis en 1934, tiujare Lanti ankaŭ pasigis ferion kun sveda amikino. En 1936 Lanti foriris por mondvojaĝo el kiu li ne plu revenos pro nekuracebla malsano. Limouzin reiris al la Unuiĝinta Reĝlando post dek parizaj jaroj. Dum la mondvojaĝo ili ja reciproke korespondis, sed ne ofte.

Referencoj

  1. Crick, Bernard. (1992) “8: Bookshop Days (1934-35)”, George Orwell: A Life (angle). Penguin.
  2. Orwell, George. (2017) “Notes”, The Collected Non-Fiction (angle). Penguin, p. 299.
  3. Brennan, Michael G.. (2016) George Orwell and Religion (angle). Bloomsbury Publishing, p. 2.
  4. Somerville, Matthew. Elaine Limouzin (angle). Alirita 2018-10-02.
  5. Markov, Anne-Sophie. (1999) Le Mouvement International des Travailleurs Espėrantistes 1918 – 1939 (france), p. 113–114.
  6. Brennan, Michael G.. (2016) George Orwell and Religion (angle). Bloomsbury Publishing, p. 26.
  7. Crick, Bernard. (1992) “5: An Englishman in Burma (1922–7)" kaj "6: Going Native in London and Paris (1928–31)”, George Orwell: A Life (angle). Penguin.
Fakoj
Sennacieca Asocio Tutmonda
SAT-fakoj kaj -frakcioj
Fakoj
Frakcioj
Asocioj ligitaj
Historio
Elstaruloj
Kongresoj
SAT-fakoj kaj -frakcioj
Fakoj
Frakcioj
Asocioj ligitaj
Historio
Elstaruloj
Kongresoj
Frakcioj
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
Reference sources
References
http://www.orwell.ru/a_life/Bernard_Crick/english/
https://books.google.nl/books?id=D13CCwAAQBAJ&lpg=RA1-PA299&ots=I6YqovD7oV&dq=Elaine%20Limouzin&hl=nl&pg=RA1-PA299#v=onepage&q=Elaine%20Limouzin&f=false
https://books.google.nl/books?id=7gjeDAAAQBAJ&lpg=PA180&ots=MftO-YJYu_&dq=Helene%20Kate%20Limouzin&hl=nl&pg=PA2#v=onepage&q=Helene%20Kate%20Limouzin&f=false
https://theatricalia.com/person/jfs/elaine-limouzin
https://books.google.nl/books?id=7gjeDAAAQBAJ&lpg=PA180&ots=MftO-YJYu_&dq=Helene%20Kate%20Limouzin&hl=nl&pg=PA26#v=onepage&q=Limouzin&f=false
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes