peoplepill id: clemens-fries
CF
Germany
1 views today
5 views this week
Clemens Fries
German esperantist

Clemens Fries

The basics

Quick Facts

Intro
German esperantist
Work field
Gender
Male
Birth
Age
40 years
Clemens Fries
The details (from wikipedia)

Biography

Enhavo:A B C ĈD E F GĜ Ĥ H I J ĴK L M N O P R S Ŝ T UŬ VZ

B

Anneliese Elsa Bepperling

Anneliese (Lisa) Elsa BEPPERLING (naskiĝis en 1919, mortis la 11-an de novembro 1990 en Hamburgo, Germanio, pro rajd-akcidento) estis dum multaj jaroj fakdelegitino de UEA.

Katja Bertram

Katja BERTRAM (naskiĝis en 1966 aŭ 1967) estas germana esperantistino, kiu kreskis en la komunumo Bissendorf en Malsupra Saksio kaj esperantistiĝis en lerneja aĝo, kiel lernantino en la knabina Ursula-gimnazio de Osnabruko. Fine de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj ŝi estis estraranino kaj komisianino pri internaciaj rilatoj de Germana Esperanto-Junularo, kaj krome plurajn jarojn aktivis kiel esperantlingva aktorino en la teatra grupo Kia Koincido.

Rita Beug

Rita BEUG (naskiĝis en 1916, mortis fine de aŭtuno 1997) estis dumviva membro de UEA, animo de la Esperanto-grupo en Würzburg (Germanio) kaj iama vic- kaj turisma fakdelegito de UEA.

W. D. Ekkehard Bink

D-ro W. D. Ekkehard BINK (naskiĝis en 1924, mortis julie 1992 en Hamburgo) estis UEA-fakdelegito pri matematiko.

Hans J. Borgwardt

Hans Joachim BORGWARDT (naskiĝis la 2-an de marto 1924, mortis en novembro 2003) estis delegito pri humanismo kaj homaj rajtoj (1991-2003) en Stralsund (Germanio).

Marta Boxhammer

Marta BOXHAMMER [bokshama] (naskiĝis la 14-an de marto 1882 en Sänitz (ekde 1954 pole Sanice apud Rothenburg (Saksio) en Malsupra Luzacio, mortis 30-an de novembro 1931) estis pioniro de la laborista Esperanto-movado.

Rudolf Brand

Rudolf BRAND (naskiĝis en 1921, mortis la 6-an de novembro 1992 en Bamberg, Germanio) estis UEA-fakdelegito pri instruado kaj turismo.

En 1966 li estis la ĉeforganizanto de Germana Esperanto-Kongreso en Bamberg.

Gisela Braun

Gisela BRAUN (mortis 36-jara la 15-an de novembro 1970) estis germana esperantistino kaj fakdelegito en Frankfurto ĉe Majno. Sub tragika cirkonstanco ŝi perdis la vivon surstrate.

Otto Brandt

Otto BRANDT (naskiĝis en 1891, mortis komence de junio en 1970) estis germana esperantisto en Krefeld. Li lernis Esperanton 50 jarojn antaŭ la morto kaj estis malnova membro kaj fakdelegito por blinduloj. En 1962 al li estis atribuita la honorbroŝo de GEA.

Karl Breuninger

Karl BREUNINGER (naskiĝis en 1944) estas germana fizikisto kaj esperantisto, kiu vivas en Germering, sudokcidenta antaŭurbo de Munkeno. Jam la patro estis esperantisto, sed ne transdonis la lingvokonojn al la filo, nur foje en la 1960-aj jaroj gaste kunprenis lin al Esperanto-kongreso. Iom poste Karl Breuninger memstare lernis la lingvon dum sia studado de fiziko en Stutgarto. Ekde la komenciĝo de la profesia vivo, li gvidas Esperanto-grupon en sia loĝloko, kiun frekventas ankaŭ membroj de la komunumoj Puchheim, Gröbenzell kaj aliaj loĝlokoj de la distrikto Fürstenfeldbruck. Krome li ankaŭ aktivas en la tradicia Esperanto-Societo Munkeno, kiu fondiĝis en 1891, nur kvar jarojn post la unua lernolibro de Esperanto, kaj do estas inter la tutmonde unuaj Esperanto-unuiĝoj. Karl Breuninger en sia domo gastigas la bibliotekon de la societo, kaj en majo 2016 li kunorganizis la 93-an Germanan Esperanto-Kongreson en Munkeno, kadre de kiu festiĝis la 125-jara jubileo de la loka grupo, kaj honoriĝis ankaŭ lia propra esperantista aktivado.

Martin Burkert

Pri Martin BURKERT vidu sub Martin Markarian.

Nicola Buskotte

Nicola BUSKOTTE (naskiĝis la  17-an de julio 1966(nun 1966-07-17), do nun 53-jara) estas germana historiistino kaj esperantistino, kiu kreskis en la komunumo Ostercappeln en Malsupra Saksio kaj esperantistiĝis en lerneja aĝo, kiel lernantino en la knabina Ursula-gimnazio de Osnabruko. Fine de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj, grandparte dum sia studado en la universitato de Monastero, ŝi estis estraranino de Germana Esperanto-Junularo, inter alie pri renkontiĝoj kaj pri financoj.

D

Wolfram Diestel

Wolfram DIESTEL (naskiĝis la  16-an de januaro 1969(nun 1969-01-16), do nun 51-jara) estas germana esperantisto kaj informadikisto. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis engaĝita gvidanto de junulara Esperanto-grupo en Lepsiko kaj de la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo en Saksio. Krome li kunlaboris en la GEJ-komisiono pri internaciaj rilatoj, aparte pri intensa kunlaboro inter Germana kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularoj, kaj plurjare gvidis somerajn porjunularajn Esperanto-kursojn en Prago. Li estis tradukinto de la porinfana libro La senĉesa rakonto de Michael Ende, estas kunorganizanto de la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, kaj teknika aŭtoro de la Reta Vortaro.

Alfred Dietrich

Alfred DIETRICH (naskiĝis en 1926, mortis la 2-an de aprilo 1995 en Elsfleth), estis germana fervojisto kaj esperantisto. Li fondis la Esperanto-grupon en Elsfleth.

E

Otto Eberler

Otto EBERLER (naskiĝis la 9-an de marto 1891 en Altusried) estis germana esperantisto kaj advokato. Li estis komponisto de moderna dancmuziko kaj propagandisto de Esperanto en Germanio kaj eksterlando.

Alois Eder

Alois EDER (naskiĝis en 1940 en Pinzgau) estas aŭstra-germana esperantisto kaj pensiiĝinta religia pedagogo. Li esperantiĝis 14-jara en la internulejo de Kollegium Borromaeum Salzburg, ekde ties fondojaro en 1982 estis estrarano de BAVELO, poste inter la jaroj 2001 kaj 2005 estis estrarano de GEA kaj laŭ la stato de 2012 daŭre estas prezidanto de BAVELO. Li loĝas en Gärtringen.

Ulrich Ender

D-ro Ulrich ENDER (naskiĝis la 30-an de aprilo 1955, kutime nomata Uli Ender) - estas germana esperantisto vivanta en Munkeno. De jardekoj aktiva en la loka Esperanto-movado, li inter alie estis inter la organizantoj de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso de pentekosto 1991 en sia hejmurbo, kadre de kiu reunuiĝis la du landaj asocioj de UEA el okcidenta kaj orienta Germanio al unu asocio.

F

Paul Fast

Paul FAST estis germana esperantisto kaj instruisto en komerca lernejo. Li naskiĝis la 21-an de septembro 1853 kaj mortis la 28-an de oktobro 1928. En 1907 li estis kunfondinto de Esperanto-grupo de Kenigsbergo en Orienta Prusio (Königsberg i.Pr.). Fast verkis Esperantan gramatikon kun W.B. Mielck, "Die Weltsprache, ein Hilfsmittel für jedermann", Leipzig (Lepsiko) 1912, 181 p.

Bernd Finger

Bernd FINGER (naskiĝis la  30-an de aŭgusto 1972(nun 1972-08-30), do nun 47-jara) estas germana esperantisto kaj filologo pri romanidaj lingvoj. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj.

Simone Fischer-Sorg

Simone FISCHER-SORG (naskiĝis je la nomo Simone Fischer la  19-an de aŭgusto 1970(nun 1970-08-19), do nun 49-jara) estas denaska germana esperantistino kaj slavistino. Ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj kaj poste eksteraj rilatoj. Ŝi estas la filino de la esperantisto Horst Fischer, kreskis en Rastatt kaj ekde la fino de la 1990-aj jaroj vivas en Saarbrücken.

Karl Foehr

Karl FOEHR estis germana esperantisto kaj direktoro de komerca kaj industria altlernejo en Köthen (Anhalt). Naskiĝis la 25-an de marto 1860 en Stuttgart (Stutgarto), mortis la 21-an de aprilo 1930 en Freiberg. Esperanto estis lernofako en lia altlernejo. Paroladoj, vizito de Universalaj Kongresoj.

Reinhard Fössmeier

Reinhard FÖSSMEIER (naskiĝis en 1955), ankaŭ literumata Reinhard Fößmeier, estas germana esperantisto kaj doktoriĝinta matematikisto vivanta en Munkeno. En 1977, li kun Fritz Hilpert fondis la Esperanto-Junularon Munkeno kaj daŭre aktivas en la loka Esperanto-movado. Li estas membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino. En 1999 kaj 2000 li estis kandidato por la titolo de "Esperantisto de la Jaro".

Elektitaj eldonaĵoj

  • Originalaj:
    • Deskribo de alproksimaloj kiel abstraktaj komputo-strukturoj laŭ la ekzemplo de la reelaj nombroj, 1989
    • Kalkul-tabeloj, parto el artikolaro "Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon"
    • kontribuo al "La arto labori kune : festlibro por Humphrey Tonkin", UEA, Roterdamo, 2010
  • Tradukoj:
    • Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato: Romano. Harry Harrison. Tradukis el la angla Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Rob Helm, Konrad Hinsen, Pierre Jelenc, Jorge Llambias, Kevin Schoedel, Mark Weddell. — Jekaterinburg: eldonejo Sezonoj, 224 paĝoj, 1996

Clemens Fries

Clemens FRIES [klemens fris] (naskita en 1984) estas germana esperantisto. Li estas estrarano de Germana Esperanto-Junularo kaj respondeca pri ties Interreta Komisiono. (Esperanto aktuell 2012/1, paĝo 25.)

Heinrich Funk

Heinrich FUNK (mortis la 1-an de marto 1970) estis germana esperantisto, multjara prezidanto kaj estrarano de la Esperanto-Societo Fulda.Li lernis la lingvon en 1907, kunfondis grupon en Heilbronn kaj estis malnova membro kaj delegito de UEA.

G

Martin Goldberg

Martin GOLDBERG estis germana esperantisto kaj popollerneja instruisto en Lepsiko (Leipzig), kiu naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1890 en Groß Schönau (hodiaŭ Velký Šenov en Ĉeĥio). Dum pluraj jaroj li plenumis valorajn servojn por Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) kaj ĉe la eldono de Internacia Pedagogia Revuo.

Cornelius Göbel

Cornelius GÖBEL estis doktoriĝinta esperantisto aktiva en la unua duono de la 20-a jarcento en Görlitz. En 1910 li elektiĝis prezidanto de la urba Esperanto-Societo Zamenhof, kaj plurfoje faris festparoladojn en kaj pri Esperanto antaŭ publiko de plurcent personoj. Proksime li kunlaboris kun la komercisto kaj esperantista aktivulo Ferdinand Maly, kiu forte instigis la fondon de la urba grupo, subtenis ĝin en la unuaj jaroj kaj poste iĝis honora membro de la grupo.

Fontoj:

  • „Germana Esperantisto”, decembro 1910, N-ro 12, p. 253, 254
  • „Germana Esperantisto”, januaro 1913, N-ro 1 A, p. 7, 8

Konrad Gramelspacher

Konrad GRAMELSPACHER (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi-tie) estas germana esperantisto kaj ekonomikisto, loĝanta en Staufen, Baden-Virtembergo. Li ekde la 1980-aj jaroj aktivas en la regiona Esperanto-asocio BAVELO kaj estas engaĝita honorofica kunlaboranto de la sendependa regiona radia projekto Radio Dreyecksland ("triangula lando", aludanta al la limregiono de Germanio, Francio kaj Svislando inter la urboj Frajburgo kaj Bazelo). Kadre de la projekto Rettet die Erinnerung - Sekurigu la rememoron li intervjuis multajn veteranajn esperantistojn de la regiono kaj konservis aparte raportojn pri malfacilaj travivaĵoj en- kaj post-militaj. Li nome de la partieto Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE) kandidatis en la en la eŭropa baloto 2009 kaj en la eŭropa baloto 2014, kaj (laŭ la stato de 2016) ekde pluraj jaroj funkcias kiel prezidanto de la germania sekcio de la partio.

Eksteraj ligiloj

Fontoj

Ursula Grattapaglia

Ursula GRATTAPAGLIA (naskiĝis en Berlino en 1933) estas german-devena brazila esperantistino, administrantino de fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe. Ŝi estas membro de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Hellmut Grebe

Hellmut GREBE (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi-tie) estas germana esperantisto. Ekde la 1980-aj jaroj li estas la prezidanto de la Esperanto-grupo de la urbo Bremeno. Ankaŭ lia filino Maren estas esperantistino kaj aparte en la lernejaj jaroj en Bremeno kaj poste la studa tempo de protestantisma religio en Marburgo aktivis en Germana Esperanto-Junularo.

Johannes Grundkötter

Johannes GRUNDKÖTTER (naskiĝis en 1900, mortis la 16-an de marto 1991 en Landau, Germanio) estis aktiva esperantisto en sia loĝurbo Landau kaj ties regiono Palatinato.

Walter Gscheidel

Walther GSCHEIDEL (naskiĝis en 1902, mortis la 29-an de marto 1993 en Crailsheim, Germanio) estis aktiva esperantisto ekde 1928.

Pri siaj malfacilaj travivaĵoj en- kaj post-militaj li estis intervjuata de Konrad Grammelspacher kadre de la projekto Rettet die Erinnerung - Sekurigu la rememoron.

H

Werner Habicht

Werner HABICHT (naskiĝis en 1909, mortis la 22-an de aŭgusto 1993 en Waltershausen, Turingio) estis esperantisto aktiva dum multaj jardekoj. Laŭ nekrologo en la revuo Esperanto aktuell, n-ro 8/1993 (paĝo 7), li estis engaĝita laborista esperantisto dum la 1920-aj jaroj kaj en GDR apartenis al la plej viglaj membroj de GDREA. Werner Habicht dum multaj jaroj estis prezidanto de la siatempa Distrikta Laborrondo Esperanto en Kulturligo Erfurt (la pli posta distrikta estraro de GDREA) kaj ĝis 1989 estis membro de la Centra Estraro de GCREA, realigante multajn kursojn kaj prelegojn pri Esperanto.

Alois Hans

Alois HANS (naskiĝis en 1928, mortis en 1992 en Maikammer, Germanio) estis dumviva membro de UEA.

Detlef Haußner

Pri Detlef HAUSSNER vidu ĉe Susanne Warmuth.

Fritz Hegemann

D-ro Fritz HEGEMANN (naskiĝis en 1935, mortis en 1991 survoje al la UK en Bergeno) estis kuracisto el Fürfeld, Germanio kaj deĵoris kiel UEA-fakdelegito pri motorbiciklado.

Roland H. Hegen

Roland H. HEGEN (naskiĝis en 1930, mortis en 1994) estis dumviva UEA-membro, fakdelegito pri humanismo en Elmstein (Germanio), prizorginto de Esperanto-Centro Humanismo en Elmstein-Iggelbach.

Paul Heinrich

Paul HEINRICH (naskiĝis en 1880, mortis la 19-an de junio 1980 tri monatojn antaŭ sia centa datreveno) estis membro de la Esperanto-grupo en Wiesbaden, Germanio,

Werner Heinrich

Werner HEINRICH (* 19-a de novembro 1904, † 6-a de oktobro 1999 en Berlino), dumviva membro kaj longtempa ano de Societo Zamenhof, honora membro de Germana Esperanto-Asocio, mortis la 6-an de oktobro en Berlino. E-isto de post la dua mondmilito, dum multaj jaroj li gvidis grupon en Berlino.

Konrad Hinsen

Konrad HINSEN estas germana fizikisto kaj esperantisto, vivanta en Munkeno, post kiam stude li labore pasigis multajn jarojn en Kanado. Li estas inter la kunlaborintoj de la eldono 2005 de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

Reinold Huber

Reinold HUBER (naskiĝis en 1937, mortis la 28-an de januaro 2002 en Salzburg-Gnigl, Aŭstrio) estis germana dumviva membro de UEA.

I

Jomo Ipfelkofer

Jomo IPFELKOFER (J. M. Ipfelkofer) estas germana pedagogo, iama instruisto, pentristo kaj desegnisto, sindikatisto kaj esperantisto. Le regule kontribuas kiel redaktoro al la revuo Monato, foje ankaŭ kiel grafikisto.

Publikaĵoj (elekto):

Eksteraj ligiloj:

Ludwig Istel

Ludwig ISTEL estis germana asekura direktoro kaj esperantisto. Li mortis la 17-an de decembro 1933 en Wiesbaden. De 1908 ĝis la morto li estis delegito de UEA kaj laboris amplekse por Esperanto.

J

Josef Jakob

Josef JAKOB estis germana esperantisto en Munkeno. Ĉirkaŭ 1888 li estis volapukisto kaj iĝis esperantisto nur 1919. Jam 1920 li publikis en munkena gazetaro kaj paroladis pri Esperanto al 1500 homoj.

Rudolf Jochmann

Rudolf JOCHMANN (naskiĝis en 1902, mortis en 1986 en Grafing, Germanio) estis delegito kaj fakdelegito de UEA pri konstruado, lia profesio.

August Junker

August JUNKER estis germana esperantisto kaj komercisto. Li naskiĝis en Kolonjo. Li estis kunfondinto de Revelo kaj prezidanto de la ekzamena komitato de la Germana Esperanto-Instituto. Li aperigis originalajn prozaĵojn en gazetoj.

K

Annsybill Kamphausen

Annsybill KAMPHAUSEN, filino de patro el Germanio kaj de patrino el la itallingva svisa kantono Tiĉino, estas librovendistino kaj esperantistino en Darmstadt. Komence de la 1990-aj jaroj ŝi plurajn jarojn estis estraranino de Germana Esperanto-Asocio, aktivis en la esperantista por-UNESKO-asocio Monda Kunagado kaj de 1992 ĝis 1995 reprezentis ĝin en la komitato de UEA, inter alie subtenis Esperanto-klubon en la benina vilaĝo Ĉaĉu komencis ĝardenkulturan projekton, por kiu ŝi trovis financan kaj teknikan helpon pere de internacia virina organizaĵo. Ankaŭ en la Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE), en kiu ŝia same membras, ŝi organizis helpon por tiu projekto. Nun ŝi aktivas precipe en projektoj de la loka urba politiko, kaj laŭ la stato de 2016 daŭre partoprenas en lokaj esperantistaj kunvenoj.

Linde Knöschke

Linde KNÖSCHKE (naskiĝis en 1936, mortis la 10-an de decembro 2001) estis multjara estrarano de Esperanto-Asocio de GDR, aganto por la scienc-teknika apliko de la lingvo kaj aŭtoro de sociologiaj studoj.

Josef König

Josef KÖNIG (1887 - 1978) estis instruisto kaj esperantisto en Stockum (Sundern). Dum sia vivo, li certigis, ke la universala lingvo Esperanto postlasis spurojn en Stockum. Nur danke al li, la militmonumento, unu el la preĝejaj sonoriloj, kaj lia tombo havas surskribojn en Esperanto. Kaj kompreneble la Esperantostrato - en kiu ankaŭ la hejmo de Josef König troviĝas.

Paul Köster

Paul KÖSTER (mortis la 3-an de decembro 1998) dum multaj jaroj prezidis la Esperanto-grupon en Rostock. Paul vojaĝis tra Eŭropo de 1931 ĝis 1933. Pri lia vojaĝo ekzistas lumdisko de la 2-a de decembro 2001, aranĝita de la Ŝverina esperantisto Ralf Kuse.

Karl Kratt

Karl KRATT (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1910, mortis en 2004) estis germana esperantisto en Villingen. Li revivigis la Esperanto-grupon tie post la Dua Mondmilito. Pri siaj malfacilaj travivaĵoj en- kaj post-militaj li estis intervjuata de Konrad Grammelspacher enkadre de la projekto Rettet die Erinnerung - Sekurigu la rememoron. Troviĝas memortabulo pri li sur la domo en la urbocentro, kiun li posedis (Zinsergasse 14'). Ĝi inaŭguriĝis la 17-an de novembro 2007. [1])

Franz Kreutzberg

Franz KREUTZBERG (mortis la 10-an de majo 1959, 65-jara) estis germana esperantisto, industria komercisto, multjara UEA-delegito de Kolonjo.

Fervora esperantisto-propagandisto dum 48 jaroj, li estis fondinto de loka grupo, kies konstanta prezidanto kaj kursestro li estis pli ol 25 jarojn.

Elisabeth Kuhl-Kruse

Elisabeth KUHL-KRUSE (naskiĝis la  9-an de majo 1958(nun 1958-05-09), do nun 62-jara, denaska nomo Elisabeth Kuhl), estas germana esperantistino. Ŝi pasigis siajn lernejajn jarojn en Lohne, Malsupra Saksio, kie ŝi kun la posta edzo Franz Kruse kaj iuj amikoj en tute malurba regiono starigis reton da junularaj esperantistaj kursoj kaj renkontiĝoj ĝis nun antaŭe kaj poste ne ripetitan en Germanio. La loka aktivado daŭriĝis ankaŭ post kiam Elisabeth kaj Franz iris studi en Darmstadt kaj loĝis proksime de la studurbo en Roßdorf (Elisabeth studis socian pedagogion en la urba fakaltlernejo). Dum longa periodo de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ŝi estis la motoro de la organiza komitato de la Internaciaj Seminarioj, kaj servis kiel estrarano pri renkontiĝoj de GEJ. Post la studaj jaroj la paro retranslokiĝis al norda Germanio, al Bremeno, kaj poste al la apuda loĝloko Lemwerder, kie ili kreskigis filon kaj pli junajn filinajn ĝemelojn.

Eksteraj ligiloj

Ralf Kuse

Ralf KUSE (naskiĝis la 22-an de novembro 1954) estas esperantisto en Schwerin. Aktiva jam en Esperanto-Asocio de GDR, li aparte kolektis meritojn kiel kronikisto de la Esperanto-grupoj en la urboj Schwerin kaj Rostock, kaj de la Esperanto-movado en la tuta teritorio nun kovrata per la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio.

Verkaĵoj

  • Ralf Kuse. 95 Jahre Esperanto in Rostock. 1908-2003. Schwerin: eldonata fare de la aŭtoro en 2003.
  • Ralf Kuse: Esperanto-Chronik Schwerin 1905-1995. Schwerin: eldonata fare de la aŭtoro en 1995, 100 paĝoj.
  • Ralf Kuse: Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern, Eine Chronik 1905-1998, Eldonejo Esperanto-CD Kiel 1998, ISBN 3-924409-04-8

L

Siegfried Liebeck

Siegfried LIEBECK (libek) estis germana d-ro jura, advokato kaj notario. Li naskiĝis la 12-an de februaro 1885 en Konigsbergo, kaj aparte propagandas inter juristoj. Siegfried Liebeck en 1931 verkis Jurista Terminaro Germanan-Esperantlingvan.

M

Willi Machleidt

Willi MACHLEIDT (naskiĝis en 1934; mortis la 15-an de novembro 1999 en Berlino) estis germana esperantisto. En la 1950-aj jaroj li apartenis al la tiam aktiva junulara Esperanto-grupo de Berlino.

Ferdinand Maly

Ferdinand MALY (mali) estis germana esperantisto kaj policadministranto. Li naskiĝis la 1-an de junio 1867 en Leitmeritz (ĉeĥe Litoměřice en Bohemio), kaj estis esperantisto ekde 1903. Ferdinand Maly fondis 11 Esperanto-grupojn kaj gvidis 26 kursojn. Li elektiĝis honora membro de la Esperanto-grupoj en Görlitz kaj Eisleben (Germanio). En 1910 li verkis gramatikon de la internacia lingvo.


Martin Markarian

Martin MARKARIAN (naskiĝis la  29-an de aŭgusto 1967(nun 1967-08-29), do nun 52-jara, antaŭ sia edziĝo en la 1990-aj jaroj Martin Burkert) estas germana esperantisto, aktoro kaj kuracisto pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio, nun vivanta apud Ĝenevo. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis membro de la komisiono de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj. Pli konata li tamen estas kiel verkisto de la dulingve japan- kaj esperantlingva porinfana bildlibro La arbo kiu forkuris, kiu ekestis en Japanio dum mondvojaĝo inter la abitura ekzameno kaj la komenciĝo de medicina studado, kaj en 1990 en kunlaboro kun Kitagawa Hisasi, kiu verkis la japanan tekston, publikiĝis fare de la eldonejo Libroteko Tokio.

Eksteraj ligiloj

Hans Moder

Hans MODER estis germano ĉeĥoslovaka. Li estis longjara sekretario de la Esperanto-unuiĝo „Verda Stelo“ en Prago, kaj estis instruisto pri Esperanto en blindulejo. En Esperanto li verkis aron da humoraj skizoj.

Hans Moser

Estis longjara organizanto de Esperanto-grupo en la berlina kvartalo Lietzensee.

Marieta Moschner

Marieta MOSCHNER (naskiĝis en 1914, mortis la 8-an de oktobro 1999 en Aŭgsburgo) estis germana esperantistino. Ŝi estis regula membro de Germana Esperanto-Asocio, de UEA kaj de Societo Zamenhof, sindona movadano kaj gastiganto.

Walter Mutschler

Walter MUTSCHLER (mortis en marto 1987 en Freudenstadt, Germanio) estis dumviva membro de UEA.

P

Karl-Ernst Paech

Karl-Ernst PAECH, naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1922 kaj mortis la 16-an de aprilo 2013, estis germana esperantisto kaj eksa bankisto en Gräfelfing, suda antaŭurbo de Munkeno en Bavario, kiu internacie plej elstaris kiel estrarano de la Eŭropa Federacio pri Goo, kies honora prezidanto li estis, kaj de la Esperantista Go-Ligo Internacia. Krome li estis motoro de la Germana Go-Asocio kaj ties regiona sekcio Bavara Go-klubo, kiun li mem fondis en 1964. Laŭ la Germana Go-Asocio, li dum sia vivo konsideriĝis "la plej fama pioniro, arkitekto, ludanto kaj patrono de Goo en Eŭropo". Li ricevis multajn premiojn tra sia vivo, inkluzive de la Diplomo 2 Dan de la japana asocio Nihon Kiin en 1965 kaj de diplomo de la Korea Baduk-Asocio en 1982. En 1988 li gajnis la japanan Premion Okura. Laŭ la Germana Go-Asocio, sen li "ne ekzistus Goo en ĝia nuna formo en Eŭropo".

Johanna Pagenstecher

Johanna PAGENSTECHER (mortis la 1-an de februaro 1959) estis sekretariino de la Esperanto-grupo en Bonn.

Josef Pontz

Josef PONTZ (ponc), germano, doktoro jura kaj notario en Jablonec a. N. (germane Gablonz, Ĉeĥoslovakio). Naskiĝis la 5-an de julio 1895 en Haslau (ĉeĥe Hazlov) apud Aŝ. Esperantisto ekde 1909. Aktive kunlaboris en la landa organizo, prezidis la organizaĵon Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio (GEL).

Birgit Prien

Birgit PRIEN - naskiĝis la la  4-an de marto 1970(nun 1970-03-04), do nun 50-jara (ĝis 1999 Birgit Pusch) - estas germana esperantistino kaj informadika ekonomikistino vivanta en Kelkheim, Hesio. Lerninta Esperanton en 1982, 12-jara, post kiam ŝi vidis la multajn internaciajn vojaĝojn de la frato Thomas Pusch, ŝi aktivis en la komisionoj pri renkontiĝoj kaj pri amaskomunikila agado de Germana Esperanto-Junularo. Post studado en la Teknologia Universitato de Berlino kun po unu jaro da lernado en Fort Lauderdale, Florido, kaj Nantes, Francio, ŝi laboris en bankoj de Londono kaj Frankfurto ĉe Majno, kaj en 1999 fondis esperantistan familion kun filino nun 17-jara kaj filo nun 13-jara. De 2011 ĝis 2015 la familio vivis en Wezembeek-Oppem en la Brusela Ĉefurba Regiono kaj ankaŭ tie havis esperantistajn gastojn.

Wieland Pusch

Wieland PUSCH - naskiĝis la la  27-an de februaro 1968(nun 1968-02-27), do nun 52-jara - estas germana esperantisto kaj informadikisto vivanta en Langen, Hesio. Post la esperantistiĝo en 1983, 15-jara, sekve de antaŭaj aktiviĝoj de la frato Thomas kaj la fratino Birgit, li en Germana Esperanto-Junularo plurajn jarojn gvidis la komputilan komisionon, kiu provizis teknikajn solvojn por administrado de partoprenantoj en internaciaj renkontiĝoj, de la asocia membraro kaj por esperantlingva enpaĝigo de tekstoj de informiloj kaj periodaĵoj. Samkiel la fratino li studis en la Teknologia Universitato de Berlino, kaj en 1996 li edziĝis al tiam 22-jara aktivulino de Bulgara Esperanto-Junularo. La paro intertempe havas tri infanojn, kiuj ĉiuj partoprenis tutan vicon da familiaj Esperanto-renkontiĝoj kaj apud la familiaj lingvoj germana kaj bulgara parolas Esperanton.

R

Max Reichelt

Max Reichelt estis germana libroeldonisto, kiu ĝis la fino de la Dua Mondmilito vivis en Friedland in Niederschlesien kaj en 1931 tie kun aliaj urbaj esperantistoj fondis la klubon Ĉiam antaŭen. Kiam en 1946 ĉiuj loĝantoj de la orienta parto de Germanio estis amase forpelitaj, li kun sia familio sukcesis trovi novan vivlokon en Villingen-Schwenningen kaj plu eldonis librojn tie, inter alie en 1948 ankaŭ koloran murkalendaron de lia nova urbo Villingen kun germanlingvaj klarigoj pri la gramatiko de Esperanto sur ĉiu kalendara folio. German- kaj franclingvaj libroj aperis almenaŭ ĝis la jaro 1955 je la eldoneja nomo Edition Max Reichelt.

Matthias Reimann

Matthias REIMANN estas esperantisto el Nordhausen, urbo en la federacia lando Turingio de Germanio, kiu inter alie aktivas en la regiona Esperanto-Societo Sudharco, sed internacia plej elstaras kiel estrarano de de Esperantista Go-Ligo Internacia kaj kiel organizanto de retaj Goo-turniroj sur interreta KISEIDO Go-Servilo, kiun partoprenas interesatoj pri goo kaj Esperanto el la tuta mondo uzante komputilojn.

Hermann Remers

Hermann REMERS estas germana tornisto kaj historia esperantisto, kiu naskiĝis en 1891 en Duseldorfo (Düsseldorf) kaj mortis la 14-an de oktobro 1928. Li estis aktivulo en la loka laborista grupo, kunfondinto de la eldon-kooperativo de SAT kaj la kasisto ĝis 1924. Kunlaboris al SAT-gazetoj. EdE-R

Karl-Heinz Renschler

Karl-Heinz RENSCHLER (naskiĝis en 1923, mortis la 20-an de aŭgusto 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Bad Krozingen (Germanio).

Ursula Richter

Ursula RICHTER (naskiĝis en 1919, mortis la 7-an de majo 2001) estis longe aktiva en la Esperanto-grupo Frankfurta, kiu organizis kursojn en sia hejmo.

Kurt Riedel

Kurt RIEDEL (ridel), naskiĝis la 29-an de oktobro 1891 en Jugelsburg, urboparto de Adorf (Vogtland), estis germana esperantisto, doktoro pri filologio kaj docento ĉe la pedagogia instituto de la Teknologia Altlernejo en Dresdeno. Riedel prelegis pri Esperanto en la Pedagogia Instituto kaj estis redaktanto de „Internacia Pedagogia Revuo“ de 1929 ĝis 1933.


Johann Riedl

Johann RIEDL (naskiĝis en 1913, mortis en 1999) estis germana esperantisto kaj iama delegito de UEA en Esslingen (Germanio).

Gerald Roemer

Gerald ROEMER (naskiĝis la  11-an de aŭgusto 1953(nun 1953-08-11), do nun 66-jara) estas germana esperantisto kaj inĝeniero. Fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj li estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo respondeca pri financoj kaj havigo de ŝtataj subvencioj aparte por la Internacia Seminario. Poste li plurajn jarojn ankaŭ funkciis kiel kasisto de Hamburga Esperanto-Societo. En pluraj IS-oj li estis altestimata preleganto kaj tema konstribuanto. Li daŭre loĝas en Hamburgo kaj estas fakulo pri urboplanado en la urba administradejo.

S

Georg Chr. Sack

Georg Chr. SACK (naskiĝis en 1912, mortis la 4-an de januaro 1975 en Heidelberg, Germanio) estis altlerneja muzikinstruisto, unu el la plej agemaj komitatanoj de Muzika Esperanto-Ligo kaj sekretario de Muzika Terminara Komisiono.

Gustav Schattat

Gustav SCHATTAT [ŜA:tat] estis germana esperantisto kaj revizoro. Li naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1885 en Königsberg. Verkis: „Esperanto-Führer“, lernolibro, 1926; „Einführung in die deutsche Sprachlehre“ (kursa helplibro kun ideoj por Esperanta teorio), 1927 en Hamburgo.

Heinz Schindler

Heinz SCHINDLER [ŜI:NDl] estas germana esperantisto vivanta en la urbeto Schwelm de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Eksteraj ligiloj:

Julie Schindler

Julie SCHINDLER estis esperantistino aktiva en la unua duono de la 20-a jarcento en Görlitz. Inter alie, en 1913 ŝi elektiĝis kasistino de la urba Esperanto-Societo Zamenhof. Julie Schindler estas ŝia naskiĝnomo, kiun ŝi havis kiel fraŭlino. Ĝis nun mankas informoj, ĉu ŝi poste edziniĝis kaj eble ŝanĝis la familian nomon.

Hans Schiebl

Hans SCHIEBL [ŜI:bl] komence de la 20-a jarcento estis germandevena aŭstra poŝtdirektoro en Vieno, laŭ la stato de la jaro 1934 jam pensiiĝinta. Li speciale laboris en katolikaj rondoj por Esperanto, kaj multajn jarojn estis kasisto de katolika Esperanto-unuiĝo en Vieno.


Bodo Schneider

Bodo SCHNEIDER (naskiĝis en 1931 kaj mortis la 24-an de januaro 2000 en Porvoo, prononco [BO:do ŜNAJ:d]) estis fakdelegito pri fiziko.

Josef Schneider

Josef SCHNEIDER [JO:zef ŜNAJ:d] estis germana esperantisto kaj inĝenieria profesoro ĉe la germana komerca akademio en Karlovy Vary (Karlsbad, Ĉeĥoslovakio). Li naskiĝis en la 13-a de majo 1895 en Moravská Ostrava, kaj estis esperantisto de 1924. Josef Schneider fondis Esperanto-grupon en Karlovy Vary, kaj oficiale instruis Esperanton kiel laŭvolan fakon en sia lernejo.

Hermann Schröder

Hermann SCHRÖDER [HERman ŜRE:d] (naskita en 1920; mortinta komence de 1999) estis prezidanto de Budhana Ligo Esperantista kaj inter la jaroj 1974 kaj 1979 redaktoro de ties Budhana Kuriero, iama delegito de UEA pri budhismo, kaj aŭtoro de la libreto Budho kaj la moderna homo (1979).

Klaus Schubert

Klaus SCHUBERT estas germana esperantisto kaj informadikisto. Fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj li aktivis kiel kasisto en la estraro de Germana Esperanto-Junularo, kaj kiel preleganto kontribuis al la scienca programo de pluraj Internaciaj Seminarioj de GEJ. Poste li precipe laboris pri parolsintezo kaj aŭtomatigita tradukado, kaj estis unu el la motoroj de la projekto Distribuita Lingvo-Tradukado, kiu utiligis Esperanton kiel ponta traduka lingvo. Ankaŭ menciindas lia aktivado en Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, kaj lia anglalingva libro Planned Languages: From Concept to Reality de 2001. En 2009 li per eseo kontribuis al la publikaĵo La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin.

Edmund Schulz

Edmund SCHULZ, kalkulkonsilanto, estis germana esperantisto en la urbo Schweidnitz de Silezio. En 1909 li lernis Esperanton en la unua urba kurso de Esperanto, gvidita fare de Julie Wolfson el Breslau; sekve de tiu kurso fondiĝas vigla urba Esperanto-grupo, kies prezidanto iĝas Edmund Schulz. Jam en la sekva jaro, 1910, li en la najbara urbo Liegnitz okazigas publikan paroladon pri Esperanto kaj sekvan Esperanto-kurson, sekve de kio tie fondiĝas propra urba Esperanto-grupo. Post la unua Mondmilito li vivis en Überlingen ĉe la Bodenlago.

Steffen Schüssler

Steffen PIETSCH [ŜTEfn PI:Ĉ], ekde la edziĝo Steffen SCHÜSSLERisler] (naskita la  5-an de januaro 1970(nun 1970-01-05), do nun 50-jara) estas germana esperantisto kaj informadikisto. Li en la 1990-aj jaroj, dum studado de ekonomika matematiko en la Teknologia Universitato Berlino, estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo kaj gvidis ties oficejon en Berlino.

Hans Schütt

Hans SCHÜTTit] (naskiĝis en 1908, mortis la 2-an de decembro 1993 en Hamburgo, Germanio) estis tra 37 jaroj UEA-fakdelegito pri komerco kaj regula membro de Societo Zamenhof.

Karl Simon

Karl SIMON (naskiĝis en 1896, mortis la 12-an de aŭgusto 1989 en Munkeno, Germanio) estis UEA-fakdelegito pri fervojoj dum trideko da jaroj. Ne konfuzu lin kun la forst-sciencisto Karl-Hermann Simon.

Rudolf Skoruppa

Rudolf SKORUPPA (naskiĝis en 1930, mortis en 2003) estis delegito kaj fakdelegito pri fotografio, katolikismo kaj naturkuracado (1995-2002), mortis la 2-an de novembro 2003 en Bad Wörishofen (Germanio).

Erwin Stolpe

Erwin STOLPE (naskiĝis en 1894, mortis la 13-an de aprilo 1970) estis germana esperantisto, vic-prezidanto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj. Li partoprenis la organizitan Esperanto-movadon jam de 1913. Inter 1947 kaj 1960 li deĵoris kiel juĝisto ĉe la supera tribunalo de Berlino.

T

Luise Tressel

Luise TRESSEL (naskiĝis en 1888, mortis la 9-an de julio 1975), vidvino de la iama delegito de UEA en Munkeno, Germanio (kiu sian delegitan funkcion plenumis dum 53 jaroj). Ankaŭ s-ino Tressel estis dum multaj jaroj aktiva en la Movado kaj mem estis membro de UEA.

Wilhelm Treude

Wilhelm TREUDE (mortis la 12-an de julio en Stuttgart, Germanio) estis dumviva membro de UEA kaj malavara subtenanto de ĝia laboro - speciale ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Claude Trésorier

Claude TRÉSORIER naskiĝis la la  4-an de majo 1948(nun 1948-05-04), do nun 72-aĝa, estas franca esperantisto vivanta en la germana urbo Göttingen. Li estas la filo de Jacqueline Trésorier. Claude Trésorier laboras kiel docento en la instituto pri romanistiko de la universitato de Göttingen, kaj movade inter alie estas delegito de UEA.

U

Adam Uebags

Adam UEBAGS (naskiĝis en 1914, mortis en 1993 en Aĥeno, Germanio) estis dum trideko da jaroj UEA-delegito kaj fakdelegito pri komerco. Jam tuj post la Dua Mondmilito li serĉis kontaktojn kun eksterlandanoj kaj revigligis la Esperanto-laboron en la trilanda angulo de Belgio, Germanio kaj Nederlando. Inter alie, li denove organizis la "trilandajn renkontiĝojn", kiuj jam ekzistis antaŭ la mondmilito sed ne plu eblis en sia origina formo post kiam la registaro de Nazia Germanio en 1935 malpermesis ĉian Esperanto-agadon en Germanio. Ĝis 1984 li prezidis la klubon de Akeno kaj poste li estis honora prezidanto.

V

Gerhard Vogel

Gerhard VOGEL (naskiĝis en 1910, mortis post longa malsano la 30-an de marto 1979) estis esperantisto kaj multjara fakdelegito de UEA pri turismo en Kolonjo, Germanio.

Friedrich Volk

Friedrich VOLK (naskiĝis en 1894, mortis komence de decembro 1993) estis dumviva membro de UEA, honora membro de Germana Esperanto-Asocio kaj multjara gvidinto de la Esperanto-grupo en Würzburg.

W

Hermann Wagner

Hermann WAGNER (naskiĝis en 1898, mortis la 17-an de julio 1975 en Fürth, Germanio) estis membro de UEA ekde 1947, dum la lastaj 20 jaroj de sia vivo regule en la kategorio de membro-subtenanto. Li estis ankaŭ delegito kaj fakdelegito. Pli konata estas lia samnomulo Hermann Wagner.

Susanne Warmuth

Susanne WARMUTH, naskiĝinta en 1959, estas libroeldona redaktistino, profesia tradukistino, esperantistino kaj verkistino de pluraj popularaj nefikciaj libroj pri nutrado. Post studado de biologio kaj pluraj jaroj en Ŝtutgarto ŝi kun la same esperantista edzo Detlef Haußner, engaĝita socia helpisto de rifuĝintoj, ekde komence de la 2000-aj jaroj vivas en Darmstadt, kie ŝi aktivas en la loka Esperanto-movado. Kune kun aliaj engaĝitaj lokuloj kiel la lingvoinstruistino Maria Merla aŭ la studento Leo Sakaguchi la paro aranĝas informstandojn urbocentrajn, invitas internaciajn gastojn al kunvenoj de la loka Esperanto-grupo kaj penas ke laŭeble ĉiuj Esperanto-grupoj en la oficialaj partneraj urboj de Darmstadt havu regulajn kontaktojn al la urba Esperanto-grupo. Aparte bone tio funkcias rilate al la grupoj en Troyes (Francio), Alkmaar (Nederlando), Brescia (Italio) kaj Tata (Hungario).

Eksteraj ligiloj:

Hermann Wehrheim

Hermann WEHRHEIM (naskiĝis en 1885, mortis la 4-an de majo 1977, en Hildesheim, Germanio), estis germana esperantisto. D-ro Wehrheim estis membro de UEA seninterrompe dum la lastaj 30 jaroj de sia vivo.

Josef Weidacher

Josef WEIDACHER (naskiĝis en 1920, mortis la 8-an de julio 2000) estis germana esperantisto kaj fervojista aktivulo. Li estis honora membro de la Esperanto-Klubo Munkeno.

Heinz Weißflog

Heinz WEISSFLOG (mortis la 17-an de junio 1993) estis germana esperantisto vivanta en la komunumo Bergen auf Rügen. Laŭ nekrologo en la revuo Esperanto aktuell, n-ro 8/1993 (paĝo 7), li estis ekde novembro 1987 vigla esperantisto, seninterrompe agis por la humanisma ideo kaj fondis en 1988 subdistriktan ligon de GDREA de la insulo Rügen.

Henryk Wenzel

Henryk WENZEL (naskiĝis la  8-an de februaro 1965(nun 1965-02-08), do nun 55-jara) estas germana konstruinĝeniero kaj esperantisto. De 1991 ĝis 1993 li estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo kaj gvidis la berlinan oficejon de la asocio. Daŭre li aktivas en la la Esperanto-Ligo Berlino. En la vikipedia paĝo pri la germana poeto Joseph von Eichendorff legeblas versa esperantigo de ties poemo "Melankolio", nur specimena ekzemplo de la poezia kreado de Henryk Wenzel.

Agnes Wermke

Agnes WERMKE estis germana instruistino. Ŝi deĵoris kiel parolintino por Esperanto ĉe la unua radio-sendstacio en Königsberg (Preußen) de 1927, ĝis la detruo de la demokratio en 1933. Ŝi verkis: „La konsonant-kombinoj de Esperanto kaj la demando de l' silabo-disigo“ (1910, 62 paĝoj).

Elsbeth Wielgus

Elsbeth WIELGUS (naskiĝis en 1929) estas germana esperantistino, kiu pasigis la plejmulton de sia vivo en Hamburgo. Dum plurjardeka profesiado kiel sekretariino kaj ankaŭ post pensiiĝo meze de la 1980-aj jaroj, ŝi multajn jarojn estis la ĉefa motoro de la klubejo "Klaus-Groth-Straße 95" de Hamburga Esperanto-Societo, kunordigis ties gastejon, kuiris kaj organizis festojn kaj kunvenojn. En 1989 kaj 1990 ŝi estis profesieca kunaktoro de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de la aktora grupo Kia Koincido, post kiam jam multajn jarojn antaŭe ŝi ankaŭ aktoris en sia loka Esperanto-Societo.

Heinrich Wieners

Heinrich WIENERS (naskiĝis en 1900; mortis la 30-an de aprilo 1988 en Lahr) estis germana esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

Julie Winter

Julie WINTER (naskiĝis en 1906, mortis en Wolfhagen, Germanio) estis konstanta membrino de Societo Zamenhof ekde 1969. De 1969 ĝis 1992 ŝi estis respondeculo de Veterana Esperantista Klubo.

Julie Wolfson

Julie WOLFSON estis esperantistino el Breslau, ĉefurbo de la tiutempe germania provinco Silezio. En la oficiala protokolo de la 7-a Universala kongreso de Esperanto en 1912 indikiĝas ke laŭ profesio ŝi estis verkistino. En la regiona Esperanto-movado precipe gravis ŝia agado kiel lingvoinstruisto: tiel ekzemple en 1909 ŝi sukceses gvidis la unuan Esperanto-kurson en Schweidnitz, sekve de kio fondiĝas vigla urba Esperanto-grupo. Samjare ŝi en Breslau gvidis la unuan el multaj Esperanto-kursoj en la prestiĝa asocio Humboldt-Verein für Volksbildung. En La Revuo, internacia monata literatura gazeto, paĝo 254 de la jarokolekto 1910, aperas vojaĝraporto "Tra la lando de Mirejo", esperantigita fare de ŝi.

Alfred Wollbacher

Alfred WOLLBACHER (naskiĝis en 1912, mortis komence de novembro 1996) estis multjara UEA-delegito pri fervojoj kaj turismo en Bamberg (Germanio).

Z

Gerhard Ziegler

Gerhard ZIEGLER en 1981 verkis Esperanto-tradukon de pluraj "elektitaj satiroj" de Efraim Kiŝon, kiuj sub tiu titolo publikiĝis en eldonejo Bleicher.

Johannes Zuckschwerdt

Johannes ZUCKSCHWERDT, librovendisto, en 1909 apartenis al la fondaj membroj de la Esperanto-grupo en Schweidnitz. Post la Unua Mondmilito, en 1920 li aldone en la urbo fondas societon pri subteno de la familia vivo, nomata Riehl-Bund. Ankoraŭ en 1942 li estas menciata kiel pensiulo en la urba registro de loĝantoj, sed pliaj datumoj pri lia vivo ĝis nun ne troviĝis.

Notoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Clemens Fries is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Clemens Fries
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes