peoplepill id: chongfang-wang
CW
China
1 views today
1 views this week
Chongfang Wang
Chinese Esperanto lexicographer

Chongfang Wang

The basics

Quick Facts

Intro
Chinese Esperanto lexicographer
A.K.A.
Wang Chongfang
From
Gender
Male
Birth
Age
88 years
Chongfang Wang
The details (from wikipedia)

Biography

WANG Chongfang, ĉine 王崇芳 (naskiĝis en 1936), estas ĉina emerita mezlerneja instruisto de la angla el la urbo Zhenjiang (provinco Jiangsu), Esperanto-tradukisto kaj la nuntempe plej grava ĉina Esperanto-vortaristo.

Wang studis la ĉinan lingvon en supera lernejo kaj fariĝis anglalingva mezlerneja instruisto. Li krome lernis la rusan, francan kaj japanan lingvojn, kaj iomete scias la latinan.

Esperanta agado

Kiel 17-jarulo Wang aŭtodidakte eklernis Esperanton meze de la 1950-aj jaroj kaj baldaŭ komencis korespondadon kun eksterlandanoj. Unuaj malgrandaj verketoj de li aperis en eksterlandaj gazetoj. Jam frue li notis "utilajn vortojn kaj vivajn, pitoreskajn esprimojn", renkontitajn dum sia abunda legado, sur privata sliparo kaj klasis kaj aranĝis ilin laŭorde kiel suplemento de Plena Vortaro de Esperanto poste de Plena Ilustrita Vortaro (PIV).

En la 1980-jaroj Wang estis invitita partopreni en la kompilado kaj kontrolado de Esperanto-Ĉina Vortaro (EĈV) sub la ĉefkompilado de Zhang Hongfan, traduko de la vorto-trezoro de PIV al la ĉina, aperinta en 1987 (1035 p.).

Samtempe li ekagis kiel tradukisto el la ĉina kaj angla al Esperanto: En 1989 aperis la biografio "Profilo de Zhou Enlai" (el la angla), 1994 "Ĉina ceramiko" kaj 1996 "Analektoj de Konfuceo" (ambaŭ el la ĉina), krome la romano "Kamelo Ŝjangzi".

Li estas granda libroamanto kaj posedas grandan kolekton de Esperantaj kaj fakaj libroj.

Ĉina Esperanto-Vortaro 2007

De 1993 Wang kompilis la ĝis nun plej ampleksan vortaron ĉina-esperantan (ĈEV), komence sur slipoj, poste per komputilo. Ĝi eldoniĝis fine de 2007 de Ĉina Esperanto-Eldonejo en kunlaborado kun Esperanta Asocio de Guangdong-provinco kaj Esperanta Asocio de Jiangsu-provinco en eldonkvanto de 2.000 ekzempleroj. Kun preskaŭ 100.000 artikoloj sur 1246 paĝoj ĝi estas - kun la granda vortaro germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause aperinta samjare ("Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", 2007) - unu el la plej grandaj vortaroj de la tipo etnolingvo-Esperanto iam ajn aperinta.

Verkoj

  • 2007: Granda vortaro ĉina-esperanta - omaĝe al la centjara jubileo de enĉinujiĝo de esperanto. Kompilita de Wang Chongfang. [S.l.]: Ĉina Esperanto Eld. 2007, 1246 p. ISBN 978-988-97558-1-2
  • 1993: Homonimoj kaj displitigo de plursignifaj vortoj. En: Studoj pri Esperanto. Pekino 1993, p. 200 - 207

Tradukoj

  • 1996: Kong, Qiu. Analektoj de Konfuceo / el la ĉina trad. Wang Chongfang. 1-a eld. Beijing: Ĉina Esperanto-Eld. 1996, 113 p. ISBN 7-5052-0289-8
  • 1994: Zhao, Hongsheng: Ĉina ceramiko / verkita de Zhao Hongsheng. Trad. de Wang Chongfang. Pekino: Ĉina Esperanto-Eld. 1994, 223 p. kun multaj ilustraĵoj (el la ĉina) ISBN 7-5052-0087-9 -
  • 1989: Fang, Percy Jucheng. Profilo de Zhou Enlai. Esperantigita de Wang Chongfang. 1-a eld. Pekino: Ĉina Esperanto-Eld. 1989, 253, 38 p. (el la angla) ISBN 7-5052-0038-0

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon (1), vd. sekcion "eksteraj ligiloj".
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 10 Nov 2021. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Chongfang Wang is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Chongfang Wang
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes