Quantcast
BB
36 views this week
Béla Bartha

Béla Bartha

Juristo
The basics
About
Gender male
The details
Biography

Béla Bartha [barta], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bartha Béla estis hungara juristo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis deési [dEŝi].

Béla Bartha [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1861 en Fülesd, li mortis la 26-an de januaro 1914 en Tiszafüred.

Biografio

Béla Bartha frekventis luteranan gimnazion en Igló, poste li studis juron en kalvinana akademio en Sárospatak inter 1879–1882 fine li akiris po unu diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1887 kaj 1889. Intertempe li estis ankaŭ familia edukisto en riĉaj familioj. Inter 1883–1887 li estis ankaŭ kandidato pri advokato en Budapeŝto. Li instruis en

  • luterana jura akademio en Eperjes (1887–1891)
  • kalvinana akademio en Sárospatak (1891–1895)
  • kalvinana jura akademio en Debrecen (1895–1905)
  • Mina Altlernejo de Selmecbánya (1905-1910)

Li estis ankaŭ eklezia (kalvinana) subnotario inter 1902–1905. En 1910 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj

  • Statisztikai tanulmányok a magyar protestantizmusról (Statistikaj studoj pri la hungara protestantismo), (1890)
  • Laveley Emil egyházpolitikai tanulmányai. I–II. (1893) - tradukaĵo
  • A magyar államgazdaságtan tan- és kézikönyve. I–II. (1900–1901) - manlibro
  • A magyar bányászati közigazgatás tankönyve (1907)
  • A magyar közigazgatási és belügyi közigazgatási jog tankönyve (1908) - studenta lernolibro
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
Biografio Elektitaj kontribuoj Fontoj
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes