peoplepill id: arnau-torras
AT
Spain
1 views today
1 views this week
Arnau Torras
Spanish Esperantist

Arnau Torras

The basics

Quick Facts

Intro
Spanish Esperantist
From
Work field
Gender
Male
Birth
Age
58 years
The details (from wikipedia)

Biography

Arnau Torras i Tutusaus (subskribante Arnau, n. 1966) estas kataluna esperantista aŭtoro de komiksoj, kiu cetere prezentas skeĉojn kaj emas iom gajigi, kaj bonetosigi la junularajn esperantorenkontiĝojn. Inter liaj komiksaj personoj menciindas Doktoro Senesperanto kiu estas miksaĵo inter Dro Zamenhof kaj memportreto. La komiksoj estas petolemaj, humuraj, malprudegaj kaj ironiaj. Grava temo kiu aperas en diversaj albumoj estas "la Bona Etoso" (mallongigita al la "BE"), kiun la doktoro Senesperanto volas estigi ĉie, kie li ĉeestas. Arnau difinis siajn rolulojn en la paĝoj de Kata Luno kaj nun kunlaboras en la komiksa revuo kaj TTT-ejo Vola Püg'.

Prezento de la artisto

Por la programo de KEF 2005 aperis jena prezentoteksto :

Komiksforman literaturon reprezentas en KEF nia plej konata, fola, kataluna komiksartisto kaj artisto Arnau Torras. Se jam la temo estas ”Korpo kaj kulturo”, kies nomo el ĉiuj esperantaj artistoj fakte unue venusiamensen: Arnau! Nepre! En liaj tre korporilataj komiksoj, kiuj efike sukcesas ŝoki kelkajn deculojn eĉ ankoraŭ, temas ofte pri esperanta kulturo: la aŭtoro agrable uzas alludojn al ĝisoste espaj fenomenoj, beletraĵoj, verkistoj ks. En 2004 aperis du novaj komiksalbumoj de Arnau: Malpli da teksto, pli da sekso kaj La vivo simplas, temas pri amo. Interese, ke en certa recenzo de Donald Broadribb en Monato, la komiksojn oni laŭdas pro uzado de kondomoj kaj kondamnas pro ”malalta porna kvalito”. En KEF ni certe parolos kun Arnau kaj aliaj ne nur pri sekso, porno kaj amo, sed ankaŭ pri recenzarto kaj pri komiksa literaturo.

Bibliografio

  • La krizo. - Aperinta en Literatura Foiro 164, dec. 1996, pĝ. 307 - 310
  • Pli ol homo, esperantisto! La D-ro Senesperanto kaj la alternativa lingvo. Bildrakontoj. SEK. Zagreb. 1996. 48 paĝoj. Subgrundaj bildstrioj originale Esperantaj, kiujn oni uzu, laŭ la aŭtoro, por purigi pug-truon.
  • La romantikulo en la 20a jarcento. Bildrakontoj. SEK. Zagreb. 1996. 48 paĝoj. Dua volumo da malprudegaj bildrakontoj, kun amoro, vojaĝoj kaj Esperanto kiel ĉeftemoj.
  • La D-ro Senesperanto serĉas la bonan etoson. Arnau Torras i Tutusaus. Bildrakontoj. Libro TIM. Zagreb. 1998. 23 paĝoj. Bildstria aventuro tra Esperantujo, en kiu la plej grava allogforto montriĝas "la etoso".
  • Desegnoj - Desegnitaj bendoj - Komiksoj. Arnau, Kavlan, Septier, Sire. Bildrakontoj. La Kancerkliniko. Thaumiers. 1999. 21 paĝoj. Pintaj bild-artistoj de LKK en kuna kajero.
  • Malpli da teksto kaj pli da sekso. Bildrakontoj. Sabadell. 2004. 56 paĝoj.
  • La vivo simplas. Bildrakontoj. Sabadell. 2004. 56 paĝoj.Erotiko kaj politiko; amuzo kaj (m)am-uzo.

Kovrilpaĝoj de kelkaj verkoj


The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Arnau Torras is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Arnau Torras
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes