Antal Németh
Quick Facts
Biography
Antal Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Németh Antal estis hungara reĝisoro, teatrestro, universitata instruisto.
Antal Németh [1] naskiĝis la 19-an de majo 1903 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de oktobro 1968 en Balatonfüred (laŭ alia fonto en Budapeŝto).
Biografio
Antal Németh frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj en Munkeno. En la jaroj 1928 kaj 1931 helpe de stipendio li plulernis en Berlino, Vieno, Munkeno, Parizo kaj Kolonjo. Li komencis sian aktoran karieron en 1928 en migranta teatro en Budapeŝto, inter 1929 kaj 1931 li estis reĝisoro de Nacia Teatro (Szeged), baldaŭ li estis redaktoro de literatura revuo. En 1935 li estis nomumita privata profesoro de Universitato István Tisza, samtempe li estis teatrestro de Nacia Teatro (Budapeŝto) ĝis 1944. Tiutempe li havis kelkajn reĝisorajn taskojn en la Nazia Germanio. Dum la nazia erao en Hungario (1944) li estis forigita el ĉiuj postenoj. Depost 1945 same li ne rajtis labori, li instruis private estontajn reĝisorojn, ekde 1950 en instituto li okupiĝis pri pupteatroj. Ekde 1956 li denove estis reĝisoro laŭvice en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), Teatro de Kecskemét, fine inter 1959–1965 en Nacia Teatro (Pécs). Li pensiuliĝis en 1965, tamen li esploris en Tutlanda Biblioteko Széchényi.
Lia edzino estis Piri Peéry, post la vidviĝo li denove edziĝis.
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (1937, 1939, 1942)
- József Katona: Bánk bán (1936, 1938, 1940, 1960)
- William Shakespeare:
- La ventego (1939-1940)
- Reĝo Lear (1938)
- Romeo kaj Julieta (1940)
- Hamleto (1940)
- Otelo (1937, 1957, 1964)
- Somermeznokta sonĝo (1937-1939, 1941, 1959)
- Makbeto (1939, 1960)
- Rostand: Cyrano de Bergerac (1941, 1962)
- Ibsen: Peer Gynt (1941)
- Verdi:
- Il Trovatore (1961, 1965)
- Rigoletto (1959)
- Giacomo Puccini:
- Tosca (1962)
- La bohème (1961)
Lia filma reĝisoraĵo
- Madách: Egy ember tragédiája (1944)
Elektitaj libroj
- A színjáték esztétikájának vázlata (1929)
- Tanulmányok a színház esztétikája köréből (1934) - studoj
- Kelet bábjátékművészete (1955)
- Új színházat! (1988) - elektitaj kontribuoj