peoplepill id: anina-stecay
AS
Germany
1 views today
2 views this week
Anina Stecay
German esperantist

Anina Stecay

The basics

Quick Facts

Intro
German esperantist
Work field
Gender
Female
Birth
1976, Bad Hersfeld, Germany
Age
48 years
The details (from wikipedia)

Biography

Anina Stecay (Bad Hersfeld, 1976) estas germana esperantisto kaj verkisto. Ŝi loĝas en Hanau, kie profesie ŝi estas kuracisto.Ŝi studis medicinon en Frankfurto kaj Maastricht kaj pedagogion de plenkreskuloj en Hagen. Ekde 2004 ŝi laboras kiel kuracistino, ĝis 2018 en la urba hospitalo de Hanau, kie ŝi specialiĝis pri neŭrologio. Nuntempe ŝi laboras en kuracistejo.

Ŝi partoprenas ofte en Esperanto-aranĝoj kaj prelegas en ili. Ŝi estas fakulo pri krimromanoj kaj fakte ofte verkas tiajn tekstojn, ekzemple en Beletra Almanako. Ŝi loĝas en la regiono de Frankfurt ĉe Majno kaj membras en la frankfurta klubo (Esperanto-Societo Frankfurto), kie ŝi estas vicprezidantino. Ŝi esperantistiĝis en 2010 kaj studis Interlingvistikon en Adam-Mickiewicz-Universitato en Poznano 2011-2014. Ŝi diplomiĝis en esperanta literaturo pri detektiv-fikcio. Ŝi ade prelegas ĉe Interkultura Centro Herzberg dum la interlingvistikaj studsesioj pri lingvaj kaj literaturaj temoj kaj ankaŭ estas tie unu el la kursgvidantoj de la nova modulkursaro por Esperanto-instruistoj kaj -movaduloj.

De 2018 ŝi apartenas al la redakta skipo de Beletra Almanako.

Publikigitaj tekstoj

En Esperanto

  • Anina Stecay: Bona jaro. Seria murdisto alvenas al gastejo, kie kelnerino deĵoras sola ĉar ne estas horo kiam venas aliuloj. En Beletra Almanako (17), junio 2013.
  • Anina Stecay: La komisio. Snajpero atendas celitan pafcelon ekde ĉambraĉo de pensiono. En Beletra Almanako (19), februaro 2014.
  • Anina Stecay: La perdita honoro de iu Kleist. Kritika prezento de tri tradukoj de La almozulino de Lokarno. Kompara analizo de tradukoj el mallonga teksto de Heinrich von Kleist. En Beletra Almanako (21), oktobro 2014.
  • Anina Stecay, recenzo pri Skabio (de Sten Johansson). En Beletra Almanako (24), oktobro 2015.
  • E. T. A. Hoffmann: La sabloviro (trad. Anina Stecay). En Beletra Almanako (30), januaro 2018.
  • Anina Stecay, recenzo pri Averto pri murdo kaj Murdo en la parko (de Julian Modest). En Beletra Almanako (31), februaro 2018.

En aliaj lingvoj

  • Anina Stecay (eldonisto): Frankfurter Morde. Wellhöfer, 2009.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 03 Jan 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Anina Stecay is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Anina Stecay
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes