peoplepill id: amir-hadziahmetovic
AH
Bosnia and Herzegovina Denmark
1 views today
1 views this week
Amir Hadžiahmetović

Amir Hadžiahmetović

The basics

Quick Facts

Gender
Male
Residence
Copenhagen, Capital Region of Denmark, Denmark
The details (from wikipedia)

Biography

Amir HADZIAHMETOVIĆAmoDeL'Iro – Amiro estas inĝeniero, muzikisto, mastro de informatiko-specialisto pri datumsekureco kaj esperantisto naskiĝinta en Bosnio kaj Hercegovino, kiu ek de 1993 loĝas en Kopenhago, Danio.

De sia infanaĝo li montris talenton pri muziko kaj diversgrade kapablis ludi diversajn instrumentojn: akordionon, violonon, trumojn, bason kaj gitaton. En Bosnio li estis membro de multaj bandoj: Neboder(1979), Stelex band(1982), Scabia(1985), Torpeda(1987), Uhuhu(1989). Paralele kun sia muzikkariero li studis kaj en 1989. iĝis inĝenieron pri Elektrotehniko-forta kurento, ĉe Universitato de Sarajevo. Prola milito li fuĝis de en Bosnio en 1991., kaj post mallonga restado en diversaj landoj li alvenis en Danio kie li restis pli longan tempon. En Danio li muzikumis, laboris, studis kaj en 2006 skribis sian mastiĝ-tezon pri cifreca identeco. Oni povas rigardi kaj enŝuti la verkon skribitan en la angla ĉi tie: http://digitalidentitymanagement.wordpress.com/2006/07/06/hello-world/

En Danio Amir daŭrigis sian muzikkarieron, ludante en la bandoj Aferim (1993) kaj Udsalg (1994), kie kantis kaj ludis gitaron. En la bando El Kabong (1996), Amir estis ĉefkomponisto kaj ludis bason dum ca. du jaroj. En Karavane Blå(2000), li ankaŭ ludis bason.

Amir estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en Kopenhago en 1996, kie li estis kantisto kaj gitaristo.En aŭtuno 2005 Esperanto Desperado malfondiĝis, sed Amir volis daurigi muzikumi esperante kaj havis novajn kantojn kiujn li ŝatis registri. Tial en la komenco de 2006, kune du bonaj amikoj muzikistoj, li fondis novan bandon kiu estas nomita Espo-Despo (ofte skribita kiel unu vorto 'EspoDespo').

Amir verkis multajn kanzonojn kaj kantotekstojn en esperanto, angla kaj bosna lingvo. Kun siaj bandoj li eldonis 4 KDojn, unu LP, kaj lia muziko krome troveblas sur pluraj kompil-KDoj. Krom EspoDespo, li nuntempe ankaŭ ludas en la bando GipJoy(2003), kiu akustike ludas precipe konatajn Ciganajn kaj Balkanajn kantojn.

Vidu ankaŭ

  • [1]
  • Esperanto Desperado
  • EspoDespo
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 22 Jul 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Amir Hadžiahmetović is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
Amir Hadžiahmetović
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes