Quantcast
peoplepill id: amalia-nunez-dubus
AND
1 views today
1 views this week
Amalia Núñez Dubús

Amalia Núñez Dubús

Spanish Esperantist
Amalia Núñez Dubús
The basics

Quick Facts

Intro Spanish Esperantist
Is Esperantist
From Spain
Type Literature
Gender female
Birth 1889
The details (from wikipedia)

Biography

La hispanino Amalia NÚÑEZ DUBÚS (elp. amalja nunjez dubus') - ŝi naskiĝis 1889 en Pamplono, mortis ? - estis telegrafistino kaj help-profesorino pri sciencoj. Ŝi lernis esperanton en 1911 kaj kontribuis al pluraj revuoj, interalie al Literatura Mondo, kaj al la esperantlingva Poemantologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas ŝian poezion tiel:
"Kelkaj poemoj, kun sia senpova melankolio, aŭ ĉarma, mildvoĉa amrevemo, malkaŝas la poetinon. sed en la ceteraj nin surprizas filozofia profundo, morne subpentrita kosma meditado, severe bremsita humoro. Altaj temoj estas ellaboritaj kun la sugestio de alte serioza arto. Jen ekzemple la "rivero", en kies majeste ondantaj aleksandraj versoj disvolviĝas antaŭ ni la tuta homsorto en ĝisfine perfekte kondukita metaforo. Ĝi estas vere "granda" poemo. Sed ankaŭ la "virinaj" pecoj estas altklasaj. Ankaŭ ili estas konstruitaj sur ideo, sed la freŝa tono, sincereco, facileco de esprimo donas al ili sentan subpentron varman kaj senpere efektantan."

Komparu kun: Esperanto-verkistoj



Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Amalia NÚÑEZ DUBÚS, hispanino, help-profesorino, telegrafistino. Naskiĝis en la 22-a de marto 1889 en Pamplona. Esperantisto de 1911. HEI-ano. Kursoj; kunlaboro al kelkaj Esperanto-revuoj, ankaŭ al Literatura Mondo.


Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Reference sources
References
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/dekdu/nunez-dubus/
http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope:(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=amalia+nunez+dubus&vid=ONB&fn=search
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes