Quantcast
peoplepill id: adomas-mecislovas-grikpedis
AMG
1 views today
1 views this week
Adomas Mečislovas Grikpėdis

Adomas Mečislovas Grikpėdis Lithuanian esperantist

Lithuanian esperantist
Adomas Mečislovas Grikpėdis
The basics

Quick Facts

Intro Lithuanian esperantist
Is Esperantist
From Lithuania
Type Literature
Gender male
Birth 16 May 1947
Age: 73 years
Star sign TaurusTaurus
The details

Biography

Adomas Mečislovas GRIKPĖDIS (naskiĝis la 16-an de majo 1947 en Rūdaičiai, distrikto Plungė) estas filologo, redaktoro, esperantisto.

Vivo

Post studoj en Agrikultura Teknika Mezlernejo de Rietavas (1961-1966 ), A. M. Grikpėdis iĝis diplomita agronomo. Samjare kiel eksterulo li ricevis ankaŭ abiturientan ateston. Li laboris kolĥoza agronomo-brigadestro (1966-1967), laboristo en Klaipėda kaj Vilnius (1967-1974).
Dum 1967-1976 A. M. Grikpėdis studis foreste litovan lingvon kaj literaturon en Vilna Universitato, militservis en soveta armeo (1974-1976). Li tri jarojn instruis litovan lingvon en mezlernejo de Gervėčiai (Belorusio). En 1979 A. M. Grikpėdis revenis en Vilnon kaj komencis karieron de la redaktoro. Li okupis diversajn postenojn en eldonejo Mokslas ("Scienco", en 1992 reorganizita al Ŝtata Eldonejo de Sciencaj kaj Enciklopediaj Eldonaĵoj) (1979-1996), eldonejo de Valstiečių laikraštis (Kamparana gazeto, 1996-2003). Ekde 2003 ĝis la emeritiĝo (la 30-an de novembro 2009) li laboris en Instituto pri Eldonado de Sciencaj kaj Enciklopediaj Eldonaĵoj (IESEE) (ekde 2005 - kiel etata scienca redaktoro por sciencaj eldonaĵoj kaj vortaroj).

Esperantista agado

A. M. Grikpėdis esperantiĝis en 1969, ekinteriĝis pri agado de esperantistoj katolikoj, ekde 2002 partoprenas en kongresoj de IKUE, partoprenis en 89a Universala Kongreso (Pekino, 2004), estis LKK-ano de la 90a Universala Kongreso en Vilnius (2005). Dum la Vilna Kongreso li respondecis por ĉiutaga apero de kongresa gazeto Vilna Sonorilo. A. M. Grikpėdis redaktis Esperanto-libran serion eldonitan de IESEE kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio.
A. M. Grikpėdis legis lecionon Ĉu esperantistoj estas framasonoj? en somera universitato de BET-46 (Visaginas, Litovio, 2010).

Verkoj

  • tradukitaj
    • Andrejevas V. P., Specialieji kombainai : žinynas ("Specialaj kombajnoj", el la rusa, 1988)
  • kompilitaj
    • "Valstiečių laikraščio" kalendorius 2000 ("Kalendaro de Kamparana gazeto 2000", 1999)
    • "Valstiečių laikraščio" kalendorius 2001 ("Kalendaro de Kamparana gazeto 2001", 2000)
    • "Valstiečių laikraščio" kalendorius 2003 ("Kalendaro de Kamparana gazeto 2003", 2002)
  • redaktitaj (E-serio)
    • Aleksandr Duličenko, Pasaulinės kalbos beieškant ("En la serĉado de la universala lingvo", 2003)
    • Aloyzas Urbonas, Povilas Jegorovas, Esu Esperanto eilinis ("Mi estas soldato de esperanto", 2003)
    • Telesforas Lukoševičius, Mokomės kalbėti esperantiškai ("Ni lernu paroli Esperante", 2004)
    • Laurynas Algimantas Skūpas, Esperanto kalbos vadovėlis ("Lernolibro de Esperanto", 2004)
    • Aleksandr Korolevič, Knyga apie Esperanto ("Libro pri Esperanto", 2004)
    • Ulrich Lins, Pavojingoji kalba ("La danĝera lingvo", 2005)
    • Rene Centassi, Henri Masson, Žmogus metęs iššūkį Babeliui ("La homo, kiu defiis Babelon", 2006)
    • Claude Piron, Kalbų iššūkis: Nuo painiavos prie sveikos nuovokos ("La Lingva Defio - El ĥaoso al sana prudento",?)

Notoj kaj referencoj

  1. Algimantas Piliponis, Kronologio de bunta vivo, Litova Stelo, n-ro 3, 2007, p. 10
  2. [1] indikas eraran jaron de diplomiĝo
  3. [1] indikas eraran jaron de esperantiĝo
The contents of this page are sourced from Wikipedia article on 24 Jun 2020. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
comments so far.
Comments
arrow-left arrow-right arrow-up arrow-down instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube stumbleupon comments comments pandora gplay iheart tunein pandora gplay iheart tunein itunes