Zoltán Naftali
Quick Facts
Biography
NAFTALI Zoltán rumanuja hungara kirurgo, fakverkisto (Ocna Mureş, 22-a de novembro 1917 – 8-a de novembro 1991, Wilmette-Chicago, Usono).
Biografio
Li finis la mezlernejon en Blaj (1934), akiris diplomon de kuracisto en Universitato Ferdinand la 1-a en Kluĵo (1940). Lia kariero komencis kiel helpkuracisto en Juda Malsanulejo (1940-41), pli poste li estis distriktkuracisto en Pecsétszeg (1941-42). Post la militservo ekde 1944 li laboris en la Universitato Bolyai, sekve en la Kirurgia Kliniko de Instituto pri Medicino kaj Farmacio; li estis preleganto (1969-83), kiel pensiulo li estis konsultanta universitata profesoro. Li publikis pli ol 100 fakartikolojn en la revuoj Orvosi Szemle – Revista Medicală, Chirurgia, Medicina Internă, Oncologie şi Radiologie, Zentralblatt für Gy-ologie.
Verkoj
- Chirurgia pancreasului. Chirurgia splinei (Mv. 1956);
- Toracoplastica osteoplastica cu transplant paramediastinal de coastă în tratamentul tuberculozei cavernoase (Mv. 1964);
- Sebészeti patológia I. (Mv. 1981).
- Sebészet. (kunulaŭtoro): I. Az általános sebészet alapvonalai (Mv. 1953); II. Részletes sebészet (Mv. 1954); III. A hasüreg sebészete (Mv. 1956),
- Patologia venei cave inferioare (kunulaŭtoro) (Buc. 1973);
- Chirurgia ductului biliar comun (kunulaŭtoro (Mv. 1973).
Bibliografio
- Sebestyén Mihály: A sebész halálára. Népújság 1991. dec. 20.