Zoltán Kelemen
Quick Facts
Biography
Zoltán Kelemen, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kelemen Zoltán estas hungara operkantisto, (basbaritono).
Zoltán Kelemen [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1970 en Ózd.
Biografio
Zoltán Kelemen frekventis muzikan bazlernejon (violono), poste gimnazion en sia naskiĝurbo. Post la abituriento li laboris en muzika biblioteko, en 1993 li aliĝis al koruso de Teatro Csokonai (Debrecen), kie li ricevis malgrandajn operajn rolojn. Li lernis private ankaŭ kantadon. Li debutis en Oradea kun ario de Leporello en Don Giovanni, poste en plena spektaklo en Debrecen en 1995. En la sama jaro li atingis la unuan lokon en kantokonkurso de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li ricevis eblecon kvarfoje kantadi en la Operejo, sesfoje en Verona, fine en Teatro Erkel. Ekde 1996 li apartenas al Nacia Teatro (Szeged). Li ricevis jam kelkajn premiojn.
El lia repertuaro
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Alfio (debuta rolo en 1995)
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán — Tiborc; Biberach (la lasta estas figuranta rolo antaŭ la debuto)
- Hunyadi László - Czilley Ulrik
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte – 2-a gardisto (figuranta rolo antaŭ la debuto)
- La geedziĝo de Figaro – grafo Almaviva
- Don Giovanni − Masetto
- Gaetano Donizetti:
- Don Pasquale - Doktoro Malatesta; notario (la lasta estas figuranta rolo antaŭ la debuto)
- Lucia di Lammermoor - Lord Ashton
- L’elisir d’amore - Dulcamara; Belcore
- Károly Goldmark: Sába királynője - reĝo Salamon (2015)
- Gioachino Rossini: La Cenerentola – Dandini (servisto)
- Giuseppe Verdi:
- Falstaff − Ford
- Il Trovatore − grafo Luna (2006)
- Otello − Jago
- La Traviata − Georges Germont
- La Forto de la Destino − Don Carlos (2004)
- Don Carlo − markizo Posa
- Simon Boccanegra – titolrolo
- Macbeth – titolrolo
- Rigoletto – titolrolo
- Un balo in Maschera - Renato
- Georges Bizet: Carmen − Le Dancaïre (kontrabandisto)
- Otto Nicolai: La gajaj edzinoj de Windsor − Doktoro Cajus (2006)
- Giacomo Puccini:
- Tosca − barono Scarpia
- La Bohème − Marcel
- Manon Lescaut − serĝento Lescaut
- Madama Butterfly − Bonzo; Sharpless
- Umberto Giordano: André Chénier − Gérard
- Arthur Sullivan: The Pirates of Penzance − Samuel (pirato)