Zoltán Beck
Quick Facts
Biography
Zoltán Beck [bek], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Beck Zoltán estas hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, kantisto, tekstopoeto, orkestrestro), altlerneja instruisto.
Zoltán Beck naskiĝis la 1-an de septembro 1971 en Devecser.
Biografio
Zoltán Beck frekventis gimnaziojn en Szentes kaj Ajka, poste li akiris 2 diplomojn en Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi en 1994 kaj 1995, poste en Universitato de Pécs en 1998. Post siaj studoj li estis asistanto en Universitato de Pécs. En 2000 li fondis ŝlagrorkestron, tamen la instruado ne ĉesis, eĉ kelkfoje li estis gastinstruisto en Universitato de Vieno. Kelkfoje li havas taskojn en spektakloj kaj filmoj. En 2010 li akiris sciencan gradon PhD en Pécs. Li ricevis premion en 2012 pro sukcesa muzikteksto. Li havas edzinon, kiu naskis filinon.
Elektitaj verkoj
- A kis herceg és a planéták (komponisto, 2015, Nacia Teatro (Pécs))
- A kis herceg (komponisto, 2016, Nacia Teatro (Pécs))
- Hamupipőke (verkisto, teatraĵo)
Elektitaj ŝlagrotekstoj [1]
- A szerelem mindig
- Felejtsd el
- Mecseki sétányok
- Városember
Beck videblaj en dokumentaj filmoj [2]
- Napozz Holddal - A Kispálfilm (2010)
- A tüke fenomén (2010)
- versmob 0411 (2011)