peoplepill id: witold-stanislaw-michalowski
WSM
Poland
1 views today
1 views this week
Witold Stanisław Michałowski

Witold Stanisław Michałowski

The basics

Quick Facts

Places
Work field
Gender
Male
Place of birth
Warsaw, Masovian Voivodeship, Poland
Age
85 years
The details (from wikipedia)

Biography

Witold Stanisław Michałowski, pseŭdonomo Michał Bereha (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1939 en Varsovio) – pola inĝeniero, verkisto, ĵurnalisto, vojaĝisto kaj publicisto.

Edukiteco kaj profesia agado

Li finis Varsovian Politeknikon. En 1959 fondis en tiu ĉi altlernejo Rondon de la Asocio de Ateistoj kaj Liberpensuloj. En 1967 gvidis la unuan Polan Ekspedicion en montaro de la mongola Altajo.

Laboris i.a. dum konstruado de minejgalerio (magazeno de medikamentoj) en la Zagros-Montaro en la norda Irako kaj duktoj en Kanado (1980-1984) kaj Niĝerio. Estis konsilisto de la parlamenta komisiono pri ekonomio, prokuristo de ministro de medioprotekto pri Internacia Biosfera Rezervejo de Orientaj Karpatoj. Kiel ĵurnalisto estas membro de la Pola Komitato pri Energetika Ekonomio de la Ĉefa Teknika Organizaĵo.

Li plenumas funkcion de ĉefredaktoro de kvaronjara revuo Rurociągi (Duktoj). Kun Piotr Malczewski estis distingita de vojaĝista premio Kolosoj 2000 pro atingo de Urianĥaja Lando en Mez-Azio kaj ripeto de la ekspedicio de Ferdynand Ossendowski de 1920. Kontrakte laboris en Irano, Irako kaj Libio.

En 1992 establis Fonduson Odysseum – Centro pri Dokumentado de la Atingoj de Poloj en la Mondo, aganta sub la patroneco de Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio. Estas membro de la Unio de Polaj Verkistoj kaj de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj. Li publikigas i.a. en Obywatel (Civitano).

Politika agado

Li estis kunaŭtoro de la unua programa konstitucio kaj ideologiaj fundamentoj de Memdefendo de la Respubliko Pollando. Dum pluraj jaroj konsilis al prezidanto de tiu ĉi politika partio Andrzej Lepper. Eksidis en la regiona estraro de Agrikultura Sindikato "Samoobrona" kaj kandidatis en aŭtonomiaj balotoj de Mazovia Provinco en 2002 . Aŭguste 2005 forlasis la partion kaj samjare kandidatis en la regiono de Płock laŭ la listo de alia partio de Janusz Korwin-Mikke.

Same sensukcese kandidatis balote en 2010 por konsilantaro de la urbo Varsovio laŭ la listo de Romuald Szeremietiew.

Verkaro

  • Wyprawa do Pięciu Bogów (Ekspedicio al Kvin Dioj), 1971
  • Testament barona (Testamento de la barono), 1972 (kelkaj eldonaĵoj)
  • Spór o Bieszczady (Disputo pri la montaro Bieszczady), 1979 (kun J. Rygielski)
  • Tuaregowie i caterpillery (Tuaregoj kaj Caterpillaroj), 1983
  • Z szerokiego świata (De la vasta mondo), 1987
  • Pirat i komisarz (Pirato kaj komisaro)
  • Tajemnica Ossendowskiego (Sekreto de Ossendowski), 1990 eldonejo Alfa, Warszawa (en 1983 eldonita en Kanado)
  • Szi-Kun, 1996
  • Skok na rurę (Atenco kontraŭ dukto), Warszawa 1998 - ISBN 83-86010-05-3
  • Płonący Kaukaz (Brulanta Kaŭkazio), 2000
  • Wysłańcy innego Nieba (Senditoj de alia Ĉielo), 2002
  • Wielkie safari Antoniego O. Kim był Antoni Ferdynand Ossendowski? (Granda safario de Antoni O. Kiu estis A.F.Ossendowski), 2004
  • Rurociągi dalekiego zasięgu (Duktoj de la malproksima atingo), 2005 - ISBN 83-86010-13-4 (kunaŭtoro Stanisław Trzop)
  • Szamańskie safari: Przez Wielki Step, Kaukaz i Bieszczady (Ŝamana safario: Tra Eŭrazia Stepo, Kaŭkazio kaj Bieszczady) 2006
  • Tajne służby w rurach (Sekretaj servoj en duktoj), 2007 - ISBN 83-86010-17-7
  • Rury pod specjalnym nadzorem (Duktoj sub speciala kontrolo), 2010 - ISBN 978-83-60748-18-3

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Witold Stanisław Michałowski is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Witold Stanisław Michałowski
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes