Volodimir Pacjurko
Quick Facts
Biography
Volodimir PACJURKO (en cirilaj literoj Володимир Пацюрко), naskiĝinta la 26-an de majo 1943, do nun 73-jara, estas ukraina esperantisto kaj instruisto pri la ukraina lingvo kaj literaturo. Esperantistiĝinta en la jaro 1957, aparte li konatiĝis kiel aŭtoro de duvoluma Granda Ukraina-Esperanta Vortaro (Великий есперантсько-український словник, 2010), kiun li eldonis kune kun Eŭheno Kovtonjuk, sed krome ankaŭ amplekse tradukas literaturon el la ukraina lingvo al Esperanto, kaj en 1991 en dek unu volumoj revivigis la historian gazeton Ukraina Stelo, en unua periodo aperinta inter 1913 kaj 1923. Li estas honora kaj dumviva membro de Ukrainia Esperanto-Asocio. Nun li vivas en Pustomiti (Пустомити, pole Pustomyty), distrikta ĉefurbo en la Lviva provinco de okcidenta Ukrainio.