peoplepill id: vladimir-watzke
Czech writer
Vladimír Watzke
The basics
Quick Facts
Intro
Czech writer
Places
was
Work field
Gender
Male
Place of birth
Prague
Place of death
Žatec
Age
71 years
The details (from wikipedia)
Biography
Vláďa ZÍKA (naskiĝis la 21-an de julio 1900 en Prago - mortis la 6-an de oktobro 1971 en Žatec, Ĉeĥio) estis ĉeĥa verkisto de aventuraj romanoj por junularo.
La propra nomo de Vláďa Zíka estis Vladimír Watzke. Li estis aŭtoro de preskaŭ ĉiuj ĝenroj de konsuma literaturo. Li verkis aventurajn romanojn el Sovaĝa okcidento, detektivromanojn (sub pseŭdonomo Georg Bobbin), porjunulinajn kaj porvirinajn romanetojn (sub virina pseŭdonomo Eva Marešová aŭ viraj pseŭdonomoj Jan Havlín aŭ Jiří Havlín) kaj en ne lasta vico aventurajn romanojn por junuloj, precipe el medio de aeronaŭtiko.
Verkoj
- Granda flugo de malgranda heroo (1937), kiel Vladimír Zíka
- Malgranda heroo el antaŭurbo (1937)
- Radioj de pereo (1937), sub pseŭdonomo Georg Bobbin
- Ordeno de maŝinpafilisto Paŭlo (1938)
- Mirka flugas ĉirkaŭ mondo (1938)
- Sekreta sendostacio vokas! (1938), la II-a eldono (1947)
- Mistero de malnova turo (1938)
- Misteroplena aviadisto (1938)
- Defendantoj de la blanka flago (1938)
- Knaboj en antaŭurbo (1938)
- Esplorulo Aleksĉjo (1938)
- Urbo sur la mara fundo (1939)
- Nigra proskribito (1939), sub pseŭdonomo Georg Bobbin
- Trupo de Ivan (1939)
- Franĉjo kaj ĉantaĝistoj (1939)
- Justa Chess (1939)
- Ses herooj el Nome (1939)
- La tria klaso ribelas (1939)
- Tendarfajro vokas (1940)
- Filo de gardisto de lumturo (1940)
- Knaboj el la ora ŝipruino (1940)
- Jiĉjo ne timas (1941), la II-a eldono (1942)
- Aviadilo en horizonto (1941)
- La deksesjara piloto (1941)
- Atentu la unuaklasanojn (1941)
- Agla koro (1942)
- Aviadilo super Afriko (1942)
- Sinjoro profesoro kaj ceteraj (1943), kiel Vladimír Zíka
- Herooj el nordo (1943)
- Ŝtala vojo (1943)
- Aviadilo super abismo (1944)
- Kion rakontis aŭtoj de Jiĉjo-motoristo (1948)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article.
The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Vladimír Watzke is in following lists
By work and/or country
comments so far.
Comments
Vladimír Watzke