Viktor Tardos Krenner
Quick Facts
Biography
Viktor Tardos Krenner [tardoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tardos Krenner Viktor estis hungara pentristo, dramisto, altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Tardos-Krenner aŭ Tardos (Krenner). Lia patro estis József Sándor Krenner.
Viktor Krenner [1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1866 (aŭ 12-a?) en Buda, li mortis la 28-an de decembro 1927 en Budapeŝto.
Biografio
Viktor Krenner komence lernis desegnadon hejme. Li frekventis gimnazion jam en Budapeŝto, poste li plulernis en Reĝa Desegnista Edukejo, fine li lernis jaron en Munkeno. Hejmenveninta li helpis pentradi murpentraĵojn de Bertalan Székely kaj Károly Lotz. Inter 1903 kaj 1924 li instruis en la menciita Desegnista Edukejo, kiu dumtempe iĝis altlernejo. Li pentris plej ofte freskojn. Arthalo Budapeŝto aranĝis postmortan ekspozicion en 1928. Li verkis ankaŭ dramojn:
- Spiritistische Selbstschau Böcklins (Budapeŝto, 1898)
- Nero anyja (Budapeŝto, 1903)
- György barát (Budapeŝto, 1907) - kun literatura premio
Elektitaj pentraĵoj
- sankteja bildo en Baziliko-ĉefkatedralo de Eger (1894); pluraj murpentraĵoj en la 1910-aj jaroj
- unu el la plafonaj freskoj en Preĝejo Sankta Petro (Belváros)
- freskoj en Preĝejo apostolo Bartolomeo (Gyöngyös) (1920-aj jaroj)
- freskoj en Preĝejo Vizito de Maria (Gyöngyös) (1920-aj jaroj)
- diversaj portretoj kaj pentraĵoj