Tomasz Rzymkowski
Quick Facts
Biography
Tomasz Rzymkowski (naskiĝis la 31-an de julio 1986 en Kutno) estas pola politikisto, doktoro pri juro, parlamentano de la Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo (2015 -), membro de Ruch Narodowy (Nacia Movado) kaj de la Asocio KoLiber, kandidatis el la listo de balot-komitato de Paweł Kukiz "Kukiz'15". Favora por Esperanto, li promesis ke baldaŭ estos membro de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).
.
Biografio
Li estas juristo kaj finis la Juran Fakultaton de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" en Lublino kaj tie li estis doktoriĝ-kandidato en tiu universitato en la Katedro de Historio pri Ŝtato kaj Juro. Doktoriĝis en la jaro 2018. Li finis la postdiplomajn studojn en Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego en Varsovio kaj en la Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" en Lublino.
La 31-an de julio 2019 li traniris al la Parlamenta Klubo de Rajto kaj Justeco. Poste li estis kandidato de Rajto kaj Justeco en la Parlamentaj Balotoj 2019 kaj sukcese akiris la mandaton al Pola Sejmo.
Esperanto
Favora por Esperanto, li promesis, ke baldaŭ estos membro de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) dum la renkontiĝo en sia parlamenta oficejo en Łowicz / Loviĉo kun Eduardo Kozyra - la prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando).
Referencoj
- ↑ Serwis PKW – Parlamentaj Balotoj 2015. Alirita 2015-10-27.
- ↑ Tomasz Rzymkowski. Alirita 2015-10-25.