peoplepill id: tomas-q-nilsson
TQN
Sweden
1 views today
1 views this week
Tomas Q Nilsson
Swedish Esperantist and politician

Tomas Q Nilsson

The basics

Quick Facts

Intro
Swedish Esperantist and politician
Places
Gender
Male
Birth
Age
50 years
The details (from wikipedia)

Biography

Tomas Frejarö (ĝis 2013 Tomas Q Nilsson, en Esperantujo konata ankaŭ kiel Tomio, naskiĝis en 1975) estas sveda muzikanto, filozofo, poeto ktp. Li estas fonda membro de muzikgrupo La Perdita Generacio kaj verkinto de multaj de ĝiaj kantoj.

Li naskiĝis en Eriksdal, vilaĝeto ekster Skellefteå en norda Svedio. En 1993 li membriĝis en La Verda Partio de Svedio, ekde tiam estis mediaktivulo, kaj skribe kontribuis al la ideologia evoluado de la verdista movado. Li estis elektita en la komunuma parlamento de Skellefteå 1994-1998. Nilsson havas titolojn de la universitatoj en Uppsala, Dar es Salaam kaj Umeå. La ekzamenaĵo enhavas disertacieton pri la nobelpremio Wangari Maathai. Lasttempe Nilsson agadas en Hernusando.

Li fondis la muzikgrupojn Suckerfish (1992), Ahimsa (1993), Den förlorade generationen (1995), Tomas Tvivlaren (1996) kaj la progresivan esperantan muzikgrupon La Perdita Generacio (2003), en kiu li ludas gitaron kaj klarneton kaj kantas. Li estas fama kiel la ĉefa verkanto de multaj el la kantaĵoj de la grupo. Li estas prezidinto de la hernusanda grupo de JAK Membrobanko. Krome estis unu el la fondintoj kaj estraranoj de Hernusanda Esperantista Klubo, HEK. Inter 2007 kaj 2009 li estas ĝia prezidanto. Ekde 2008 Nilsson redaktas la kluban bultenon Aŭroro.

Li gajnis klubajn konkursojn en ŝako en Boliden (1990) kaj Österfärnebo (1997-1999) kaj en 2005 kaj 2007 estis la mondĉampiono en Bakio.

Referencoj

  1. Pavinski, Rogener (2013). “10 jarojn de La Perdita Generacio”, Kontakto (256), p. 5–7.Alirita 2015-10-21.. 
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Tomas Q Nilsson is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Tomas Q Nilsson
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes