Tobiasz Kaźmierski
Quick Facts
Biography
Tobiasz KAŹMIERSKI (naskiĝis la 6-an de decembro 1983 en Poznano) estas pola esperantisto. Li studis sociologion en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kaj spertiĝis ankaŭ pri merkatado kaj vendado. Li interalie estis respondeculo pri la vespera programo de la 61-a IJK en Zakopane en 2005. En 2003 li fondis kun kelkaj amikoj la junularan klubon E-SENCO, kiu en 2007 transformiĝis en kultur-socian asocion kun Kaźmierski kiel unu el la vicprezidantoj. Li partoprenis ankaŭ en la reaktivigo de Pola Esperanto-Junularo, kies vicprezidanto li estis, kaj en la Ekonomia Forumo de Centra kaj Orienta Eŭropo en la pola urbo Krynica en 2007 kaj 2008, kie li helpis prizorgi informstandon pri Esperanto. Li dum multaj jaroj kunorganizis la Esperanto-aranĝon Arkones; en 2018 li gvidis la organizadon.
Kongresa asistanto ĉe UEA
En la 1-a de decembro 2008 Tobias Kaźmierski fariĝis asistanto de la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Tobiasz finis sian laboron ĉe UEA meze de 2017 .
Referencoj
- ↑ Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 303 de la 13-an de oktobro 2008: Tobiasz Kaźmierski al la Centra Oficejo de UEA
- ↑ Libera Folio: "Demisiis la kongresa asistanto de UEA"