Tamas Sziranyi
Quick Facts
Biography
Tamás Szirányi [tamAŝ sirAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szirányi Tamás estis hungara elektrinĝeniero, informadikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).
Tamás Szirányi naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1957(nun 1957-08-31) en Budapeŝto.
Biografio
Tamás Szirányi akiris elektorinĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1980, post 2 jaroj ankaŭ pri informado, fine li doktoriĝis samloke en 1983. Jam inter 1981-1991 li laboris en fabriko, poste li instruis en Universitato de Veszprém, Katolika Universitato Péter Pázmány kaj en la Teknikuniversitato. Ekde 1991 li ankaŭ esploris en instituto. Li kandidatiĝis (CSc) en 1991 (kun Ph.D. en 1992), li doktoriĝis (DSc) en 2001 antaŭ la Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis same en 2001, en la sekva jaro li atingis la instruan rangon profesoro. Li edziĝis en 1986, lia edzino naskis 3 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 2001-2020.
Elektitaj kontribuoj (escepte la disertaĵojn ĉiam kunaŭtoro)
- IC lapkák termikus eloszlásának számítása (1983)
- Új mérési és felismerési módszerek a képfeldolgozásban (disertaĵo, 1991)
- Subpixel pattern recognition by image histograms (1994)
- Önszervező képmezők - Képi információ kifejtése, értelmezése és tömörítése önszervező tér és időbeli algoritmusokkal (disertaĵo, 2001)
- Focus Area Extraction by Blind Deconvolution for Defining Regions of Interest (2007)
- Multilayer Markov Random Field Models for Change Detection in Optical Remote Sensing Images (2015)
- Radiation Plan Optimization for UV-C Disinfection Robots (2023)
Fontoj
- biografio hungare kun foto
- datenoj kun foto Arkivigite je 2024-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj kun foto
- biografio angle
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/results/-/results/a3216307-63d3-49e9-aa25-915ac06b7640/solr#/displayResult hungarlingva datenaro de muzeo