peoplepill id: stanley-j-drake
SJD
United States of America
1 views today
1 views this week
Stanley J. Drake
American Esperantist

Stanley J. Drake

The basics

Quick Facts

Intro
American Esperantist
Work field
Gender
Male
Birth
Age
95 years
The details (from wikipedia)

Biography

D-ro Stanley J. DRAKE (1916 - la 2-an de Decembro 2011, en Atlanto, Georgio), honora membro de Esperanto-USA.

Li esperantistiĝis en la 1970-aj jaroj kaj tre vigle aktivis post sia emeritiĝo kiel prezidanto de Fort Lauderdale University en Florido, ĉeestante plurajn Universalajn Kongresojn kaj multajn regionajn kaj landajn kongresojn, kelkajn el kiuj li helpis organizi. Li instruis Esperanton en universitataj kaj neformalaj kursoj diversloke kaj ankaŭ informadis pri Esperanto. En la 1990-aj jaroj, artikolo pri la spertoj d-ro Drake en Esperantujo aperis en diversaj ĵurnaloj en multaj partoj de Usono kaj interesis multajn homojn pri la lingvo.

Li membris en Universala Esperanto-Asocio, kelkaj landaj asocioj, Esperanto-Societo de la Karolinoj kaj Virginio (kiun li helpis organizi), Amerika Asocio de Esperanto-Instruistoj, kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

En 1978 li fondis la Internacian Societon de Amikeco kaj Bonvolo kaj servis multajn jarojn kiel ties ĝenerala sekretario kaj poste prezidanto.

Ekster la Esperanto-movado, d-ro Drake instruis en pluraj universitatoj kaj en 1968 fondis Amerikan Asocion de Prezidantoj de Sendependaj Kolegioj kaj Universitatoj. Ses kolegioj kaj universitatoj nomis lin honoriga doktoro, kaj la 10-an de Majo 1973 Senatano Lawton Chiles laŭdis lin pro lia laboro en la kampo de la usona alta edukado. Li kaj lia edzino Virginia multe vojaĝis tra la tuta mondo.

Eksteraj ligiloj

UE2011:6 Nekrologo

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Stanley J. Drake is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Stanley J. Drake
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes