
Quick Facts

Biography
Sándor Nyilasy [ŝAndor njilaŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nyilasy Sándor estis hungara pentristo. Liaj familiaj nomvariantoj estis Nyilassy kaj Nyilasi.
Sándor Nyilasy [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1873 en Szeged, li mortis la 6-an de januaro 1934 en Szeged.
Biografio
Sándor Nyilasy studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo (1891-1893), belarta akademio de Munkeno (1893), privata lernejo de Simon Hollósy en Munkeno (1894-1895), akademio Julian en Parizo (1896). En someroj de 1897 kaj 1898 li pentradis, plulernis kaj ekspoziciis en Artistkolonio (Nagybánya). En 1899 li revenis al sia naskiĝurbo, kie li pentradis ĝismorte. Kelkfoje li pentradis ankaŭ en la najbaraj vilaĝoj. Li ricevis premiojn en 1907 kaj 1929.
Ekspozicioj
- komence kun membroj de la artistkolonio
- Arthalo Budapeŝto tre ofte
- Szeged (1920, 1927)
- Szeged-Tápé (1973)
Elektitaj pentraĵoj
- Dimanĉo (1907, premiita, vidu la bildon dekstre!)
- vidu la bildojn malsupre!
Fontoj
Ebenaĵa printempo
Amindumantoj
Fraŭlino en rozkolora vesto
Printempo
Domo en Tápé
En ĝardeno
Fraŭlinoj en sunbrilo