Sándor Kozina
Quick Facts
Biography
Sándor Kozina [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kozina Sándor estis hungara pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis felsőpulai.
Sándor Kozina [1] naskiĝis la 13-an de marto 1808 en Felsőság (nun Simaság), li mortis la 6-an de septembro 1873 en Felsőpulya (Hungara reĝlando, nuntempa Oberpullendorf en Aŭstrio).
Biografio
Sándor Kozinastudis en Reĝa Universitato de Pest, poste en la sama urbo li lernis pentroarton de József Pesky. Li daŭris la lernadon en Akademio de Belartoj de Vieno (1826) de Johann Peter Krafft, poste en Parizo, fine en Romo helpe de stipendio (1829–1934). Li hejmenvenis en 1834, li pentradis komence en Buda, poste en Pest (urbo), Felsőpulya (1844–1849), fine en aliaj lokoj, eĉ en Rusa Imperio (1841-1844), Parizo kaj Londono (1851). Ekde 1857 li restis en Hungarlando. Plej ofte li pentradis portretojn, pli malofte pejzaĝojn.
Elektitaj pentraĵoj
- Memportreto (1832)
- Bertalan Szemere en ekzilo en Parizo (1851)
- S-ino Szemere (1844)
- Miklós Barabás (pentristo), Rezső Burghardt kaj Sándor Kozina en Venecio (1834)
- Ferenc Pulszky (1937)
- Gábor Fejérváry (1937)
- Tri geknaboj (1848)
- László Újházy
- Itala pejzaĝo kun paŝtisto
Fontoj
S-ino Szemere
Tri geknaboj
László Újházy
Gábor Fejérváry