Sámuel Hetyey
Quick Facts
Biography
Sámuel Hetyey [ŝAmuel hetjei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hetyey Sámuel estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, abato. Lia nobela antaŭnomo estis makkoshetyei.
Sámuel Hetyey [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1845 en Hetye. Li mortis la 1-an de septembro 1903 en Karlsbad (nun Karlovy Vary).
Biografio
Sámuel Hetyey frekventis gimnaziojn en Szombathely kaj Esztergom, poste li lernisteologio n en altlernejo de Esztergom. Li pastriĝis en 1870. Post siaj studoj komence li estis pastro, poste li instruis en gimnazio de Nagyszombat, poste li estis inspektoro en liceo de Esztergom, ekde 1885 en Pázmáneum li estis spirita direktoro. En 1893 li ricevis gravan postenon en la primasa administrado, en la sekva jaro li estis nomumita kanoniko, en 1896 titulara abato, en 1897 episkopo de Pécs. En Püspökszentlászló li renovigis la episkopan kastelon, apude li establis arboreton. Li permesis al turistoj vizitadon de la epikopejaj arbaroj.
Elektitaj publikaĵoj
- A tanítók szellemkincseinek gyüjteményéről (1869)
Memorigiloj
- strato en Pécs
- fonto en Mecsek
Fontoj
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero H, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero H, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio kun bildo
- [2] angle
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio