peoplepill id: rubanyi-vilmos
RV
Hungary
1 views today
1 views this week
The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Vilmos Rubányi [vilmoŝ rubAnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rubányi Vilmos estis hungara dirigento, helpekzercisto, komponisto. Lia origina familia nomo estis Roubal.

Vilmos Rubányinaskiĝis la 30-an de aprilo 1905 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de decembro 1972 en Debrecen (laŭ alia informo la mortoloko estas Budapeŝto).

Biografio

Vilmos Rubányi studis en la nacia muziklernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Lia ĉefinstruisto estis Albert Siklós. Li komencis sian muzikan karieron en 1919 en Teatro Városi kiel orkestrano. Inter 1922-1924 li estis samloke helpekzercisto, poste jam en la Operejo de Budapeŝto li estis dirigento kaj helpekzercisto ĝis 1944. Depost la 2-a mondmilito li havis muzikan postenon en Győr, en la teatra jaro 1948 li partoprenis en opera branĉo de Teatro Csokonai (Debrecen), poste li dirigentis la urban filharmonian orkestron. Inter 1954–1957 li estis dirigento de Nacia Teatro (Szeged), poste li estis muzika direktoro en Nacia Teatro (Miskolc), fine li revenis al Debrecen, kie li estis dirigento kaj muzika direktoro ĝis la emeritiĝo en 1971. Li komponis orkestrajn verkojn kaj kantojn. Li ricevis premion en 1964.

Fontoj

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Rubanyi Vilmos is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Rubanyi Vilmos
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes